Kotovsk

urbo en Rusio

Kotovsk (ruse Кото́вск) estas urbo en Tambova provinco en Rusio, kiu troviĝas sur la dekstra bordo de la rivero Cna (Цна).

Kotovsk
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 393194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 999  (2018) [+]
Loĝdenso 1 734 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 35′ N, 41° 30′ O (mapo)52.58333333333341.5Koordinatoj: 52° 35′ N, 41° 30′ O (mapo) [+]
Alto 130 m [+]
Areo 17,3 km² (1 730 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Kotovsk (Tambova provinco)
Kotovsk (Tambova provinco)
DEC
Kotovsk
Kotovsk
Situo de Kotovsk
Kotovsk (Rusio)
Kotovsk (Rusio)
DEC
Kotovsk
Kotovsk
Situo de Kotovsk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kotovsk [+]
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 68410.

La interurba telefona kodo estas 07541, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

En la urbo estas fervoja stacio Tambov-2 (Тамбов-2).

La urbo estis fondita antaŭ la Unua mondmilito kiel vilaĝo por konstruistoj de ŝtata pulva uzino (1912), kvankam oficiala jaro de fondo estas 1940. Ĝis jaro 1940 la vilaĝo estas parto de urbo Tambov. Kotovsk iĝis urbo en 1940. Nomo de la urbo estas farita de nomo de la partoprenanto de Intercivitana milito Grigorij Kotovskij, kiu en la jaro 1921 rezistis kontraŭsovetan kamparanan ribelon en Tambova gubernio.

Ekonomiko de la urbo bazitas ĉefe sur ĥemia industrio. En Kotovsk funkcias uzino de plastoj, laka fabriko, kaj aliaj fabrikoj kaj uzinoj.