Kovarce, hungare Kovarc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.

Kovarce troviĝas en la plej griza parto
Strato en Kovarce

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kovarce situas en valo sub monto 829 m-ojn alta, laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero) (kun ponto, laŭ flankovojoj. Topoľčany troviĝas 9 km-ojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1284. En la 14-a jarcento la komunumo ricevis la titolon kampurbo. Baldaŭe la loĝantoj famiĝis pri botistoj kaj potistoj. La turkoj en 1530, 1599 kaj en 1663 disrabis kaj bruldetruis la urbeton (dume en 1640 rabisto Adamko faris la samon), tial la vilaĝo senhomiĝis. En 1787 vivis tie 824 homoj en 91 domoj, en 1828 811 homoj en 116 domoj. En 1864 sukerofabriko ekfunkciis. En 1910 loĝis en Kovarc 1182 homoj, (1061 slovakoj, 73 hungaroj, 37 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Kovarce 1548 homoj, (1426 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 3 hungaroj kajaliaj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti