Kovrita ponto estas ponto kun enfermitaj flankoj kaj tegmento, ofte ebligante nur ununuran vojspuron por la trafiko. La plej multaj kovritaj pontoj estas ellignaj; kelkaj pli novaj estas el ŝtalbetonometalo kun vitraj flankoj. Ili estis konstruitaj ĉefe en la 19-a jarcento; la kovritaj pontoj ofte funkcias kiel eminentaj lokaj famaĵoj kaj longe altiris la atenton de historiaj konservistoj.

Kovrita ponto en Bursa, Turkio; konstruita en la 14-a jc.
Kovrita ponto en Kotohira, Japanio
Kovrita ponto en Bassano del Grappa, Italio

La kovraĵoj funkcias kiel veteroprotektiloj super la trafikata parto de la strukturo. Ekzemple, ponto konstruita tute el ligno, sen iu protekta tegaĵo, povas elteni 10 ĝis 15 jarojn. Konstruistoj malkovris, ke se la subkonstruaĵoj de la ponto estas protektitaj kun tegmento, la ponto povus elteni 70 aŭ eĉ 80 jarojn. Ekzistas kovritaj pontoj, kiuj estis renovigitaj uzante ŝtalbetonajn bazojn kaj ŝtalajn partojn por teni kroman pezon kaj anstataŭigi la originajn subtenajn lignojn. Kelkaj kovritaj pontoj, kiel ekzemple tiuj en Newton Falls, Ohio kaj Elizabethton, Tennessee, ambaŭ en Usono, ankaŭ havas integran kovritan piedvojon.

Ponto Rialto Venecio