La kpeleoj (skribformoj: KpelleKpèlé, france nomataj Guerzé) estas etno en Okcidentafriko, kiu loĝas plejparte en Liberio kaj en sudokcidento de Gvineo (Regiono Arbargvineo (france: Guinée forestière). En Liberio loĝas 300.000 kpeleoj, en Gvineo 100.000. Ili konsistigas proksimume 20 % de la tuta loĝantaro de Liberio.

Kpeleoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Knabino el Kpeleoj en Kpaiyea (Liberio)

Lingvo kaj kulturo redakti

La kpelea lingvo estas mandea lingvaro kaj dividiĝas je gvinea (norda) kpelea lingvo kaj liberia (suda) kpelea lingvo. Inter la kpeleoj estas kaj kristanoj kaj anoj de tradiciaj religioj kaj - plejparte en Gvineo - islamanoj. La gvineajn kpeleojn la liberianoj nomas ankaŭ "francaj kpeleoj".

Ekonomio redakti

La plej grava nutraĵo de la kpeleoj estas rizo, kiun ili plantas per metodo de brulmastrumado kaj unufoje pojare rikoltas. Dua plej grava nutraĵo estas manioko; krome ili kultivas ankaŭ aliajn kampofruktojn kaj praktikas fiŝkaptadon, ĉasadon kaj kolektadon. Sed brutbredado estas malofta. En la vilaĝoj ili praktikas metiojn. Edke 1960 ekzistas krom la eltenebla ekonomio (memproviza ekonomio) ankaŭ la kultivado de eksportfruktoj (cash crops) kiel sukerkano, kakao, kafo en modesta kvanto. Multaj kpeleoj hodiaŭ ankaŭ laboras kiel dungitaj laboristoj en kaŭĉukplantejoj kaj ferminejoj.

Fontoj redakti