Kračúnovce
Kračúnovce (hungare Karácsonmező [karAĉonmezO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Kračúnovce | ||
hungare: Karácsonmező | ||
municipo | ||
Vido al Kračúnovce
| ||
|
||
Oficiala nomo: Kračúnovce | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Svidník | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo | |
Situo | Kračúnovce | |
- alteco | 183 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 05′ 51″ N 21° 29′ 10″ O / 49.09750 °N, 21.48611 °O (mapo) | |
Areo | 8,25 km² (825 ha) | |
Loĝantaro | 1 184 (31.12.2011) | |
Denseco | 143,52 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1347 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 087 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | SK | |
NUTS | 519391 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Kračúnovce | ||
Retpaĝo: www.kracunovce.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Kračúnovce situas laŭ ĉefvojo Prešov-Giraltovce. La lasta urbo troviĝas je 3 km.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1347 laŭ tiama hungara ortografio "Karachonmezew". En 1427 33 familioj pagis impostojn. En 1787 501 vilaĝanoj loĝis en 48 domoj, en 1828 479 vilaĝanoj en 63 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Karácsonmező 395 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kračúnovce 1073 homoj, (1067 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao el la 14-a jarcento, post 4 jarcentoj trakonstruita
- kastelo el la 18-a jarcento
- nobeldomo el la 19-a jarcento