Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)

Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo okazis en Peĉersk, apud la rusia urbo Smolensk sabate la 10-an de aprilo 2010 je la horo 6:56 laŭ UTC (8:56 laŭ la mez-eŭropa kaj 10:56 laŭ la loka tempozono). Laŭ la unuaj informoj la kaŭzo de la akcidento estis, ke la aviadilo kroĉis arbon pro la nebulo, ĉ. 1,5 km for de la armea flughaveno Smolenska-Norda (Смоленск-Северный) kaj 300 metrojn flanke de la alteriĝa vojo. En la aviadilo Tu-154 flugis la pola prezidento Lech Kaczyński kun sia edzino, registara reprezentantaro, parlamentanoj kaj la plej altaj polaj oficistoj, inkluzive de la komandantaro de la pola armeo. La reprezentantaro estis survoje al la solenaĵoj ligitaj kun la datreveno de la Masakro de Katin[2].

Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo
La kraŝinta aviadilo Tu-154M n-ro 101, fotita dum vizito de la prezidento en Kroatio en 2010


La kraŝinta aviadilo Tu-154M n-ro 101, fotita dum vizito de la prezidento en Kroatio en 2010

aviadila akcidento
Ĝenerala informo
Dato  10-an de aprilo 2010
Tempo  8:56 Mezeŭropa tempo
Karaktero  falo de la aviadilo dum alterigado en densa nebulo
Kaŭzo  verŝajne eraro de piloto[1]
Loko  1,5 km de Smolenska flugbazejo ĉe vilaĝo Peĉersk
Geografia situo 54° 49′ 27″ N, 32° 3′ 2″ O (mapo)54.82416666666732.050555555556Koordinatoj: 54° 49′ 27″ N, 32° 3′ 2″ O (mapo)
Punkto de elflugo  Flughaveno de Frédéric Chopin en Varsovio
Punkto de alflugo  Smolenska flugbazejo Severnij
Pereintoj  96 mortaj
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Tu-154M
Flugkompanio  36-a speciala regimento de aviadiltransporto
Flanka numero  101
Dato de produktado  antaŭ 20 jaroj
Pasaĝeroj  89
Aviadilanoj  7
Postvivintoj  0 personoj Oto najnowsza lista "odprawionych pasażerów samolotu" (pole). WirtualnaPolska. Alirita 2010-04-122010-04-10.
vdr
Trako de la flugo de la aviadilo Tu-154
Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 apud Smolensk (Rusio)
Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 apud Smolensk (Rusio), fragmento de la aviadil-flugilo de la aviadilo Tu-154 (la 10an de aprilo 2010)
Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 apud Smolensk (Rusio), aviadil-ĉasio de la aviadilo Tu-154 (la 11an de aprilo 2010)

La unuaj informoj (ekzemple de la televido Rossija 24) estis jenaj: "La flugkontrola dispozicisto de la flughaveno Smolensk-Severnij (esperante Smolensk-Norda) estis malkonsilinta la alteriĝon en Smolensk pro malbona vetero kaj rekomendinta iri al Moskvo, 350 km oriente, aŭ al Minsko, 300 km okcidente, en Belorusio. La aviadilanoj tamen decidis alteriĝi kaj kvarfoje devis rezigni (resupreniĝi). Ĉe la kvara provo okazis la akcidento." Tiuj cirkonstancoj estis multflanke analizataj kaj komentataj en monda gazetaro (kies ekzemplo estas la suba alineo). Tamen la informoj montriĝis eraraj. Laŭ la Informa Agentejo de Rusia Federacio REGNUM "la pli frue diskonigitaj informoj, ke tio estis la kvara provo alteriĝi, ne konfirmiĝis: kvar provojn faris alia aviadilo, kiu alvenis el Moskvo." [3] Ankaŭ la estrino de Interŝtata Aviadila Komitato (MAK) Tatjana Anodina konfirmis, ke la prezidenta Tu-154M faris nur unu provon alteriĝi [4].

Unu ebla kaŭzo estis premo de la prezidento je la piloto Arkadiusz Protasiuk por surteriĝi kaj tiel ne malfrui la ceremonion en Katino. La kapitano de la registara aviadilo jam havis konflikton kun Lech Kaczyński; en aŭgusto de 2008, la kapitano decidis ne surteriĝi en Tbiliso – dum la Milito en Sud-Osetioo, pro sekurecaj kialoj – sed en distanco de 350 km, en la azerbajĝana Ganĝa, spite al eksplicita ordono de Kaczyński (kiu estis kiel prezidento ankaŭ ĉefkomandanto de la armeaj fortoj, tiel ĉefo de la aviadila kapitano). Lech Kaczyński tiam akuzis lin je rifuzo de ordono.

La estro de la Smolenska provinco konfirmis, ke neniu postvivis tiun ĉi katastrofon[5]. Laŭ rusiaj informagentejoj, aviadile estis 132 personoj[6]. La pola ministerio pri eksterlandaj aferoj informis sekve, ke mortis 96 personoj – 88 pasaĝeroj kaj 8 deĵorantoj. Unu persono el la pasaĝera listo, Zofia Kruszyńska-Gust, ne venis al la ekflugo.

Ĉirkaŭ la 9:26 (laŭ UTC) estis donita la informo, ke la prezidenta paro ne vivas.

Laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko, ĉiujn devojn de la mortinta prezidanto transprenis la marŝalo de Sejmo, Bronisław Komorowski[7].

Listo de pasaĝeroj redakti

 
Lech Kaczyński, pola prezidento.
 
Maria Kaczyńska, edzino de la prezidento.
 
Ryszard Kaczorowski – la lasta ekzila prezidento de la Pola Respubliko / Dua Pola Respubliko
 
Generalo Franciszek Gągor, stabestro de la pola armeo.

Inter la pasaĝeroj troviĝis, laŭ la listo de pasaĝeroj[8]:

 
Jerzy Szmajdziński, granda Esperanto-amiko
 
Floroj kaj tombaj kandeloj metitaj de la loĝantoj de Varsovio omaĝe al la viktimoj de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo, la 10an de aprilo 2010
 
Floroj kaj tombaj kandeloj antaŭ la Prezidenta Palaco en Varsovio metitaj de la varsovianoj omaĝe al la viktimoj de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo, la 10an de aprilo 2010
 
La entombigo de Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska – la prezidenta paro en la kripto de Vavelo (Pola Reĝa Kastelo en Krakovo) (la 18an de aprilo 2010)
  • Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska – prezidenta paro,
  • Krzysztof Putra – vic-marŝalo (vicprezidanto) de la Sejmo,
  • Krystyna Bochenek – vic-marŝalo de la pola Senato,
  • Ryszard Kaczorowski – la lasta ekzila prezidento de la Pola Respubliko,
  • Jerzy Szmajdziński – vic-marŝalo (vic-prezidanto) de la Sejmo, granda Esperanto-amiko,
  • Władysław Stasiak – ĉefo de la Prezidenta Kancelario,
  • Aleksander Szczygło – ĉefo de la Buroo de la Nacia Sekureco,
  • Paweł Wypych – sekretario de ŝtato en la Prezidenta Kancelario,
  • Mariusz Handzlik – subsekretario de ŝtato en la Prezidenta Kancelario,
  • Andrzej Kremer – subsekretario de ŝtato en la ministerio pri eksterlandaj aferoj,
  • Mariusz Kazana – direktoro de la diplomata protokolo en la ministerio pri eksterlandaj aferoj,
  • Stanisław Komorowski – subsekretario de ŝtato en la ministerio pri nacia defendado,
  • generalo Franciszek Gągor – ĉefo de la generala stabo de la pola armeo,
  • Andrzej Przewoźnik – ĝenerala sekretario de la Konsilio pri Sekurigo de la Memoro pri Batalo kaj Martireco,
  • Leszek Deptuła – deputito de Sejmo,
  • Grzegorz Dolniak – deputito de Sejmo,
  • Grażyna Gęsicka – deputitino de Sejmo,
  • Przemysław Gosiewski – deputito de Sejmo,
  • Izabela Jaruga-Nowacka – deputitino de Sejmo,
  • Jolanta Szymanek-Deresz – deputitino de Sejmo,
  • Sebastian Karpiniuk – deputito de Sejmo,
  • Aleksandra Natalli-Świat – deputitino de Sejmo,
  • Zbigniew Wassermann – deputito de Sejmo,
  • Arkadiusz Rybicki – deputito de Sejmo,
  • Wiesław Woda – deputito de Sejmo,
  • Edward Wojtas – deputito de Sejmo,
  • Janina Fetlińska – senatanino,
  • Stanisław Zając – senatano,
  • Janusz Kochanowskiombudsmano,
  • Sławomir Skrzypek – prezidanto de la Nacia Pola Banko,
  • Janusz Kurtyka – prezidanto de la Instituto de Nacia Memoro,
  • Tomasz Merta – subsekretario de ŝtato en ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo,
  • Piotr Nurowski – prezidanto de la Pola Olimpika Komitato,
  • Janusz Krupski – estro de la Oficejo pri Kombatantoj kaj Reprezaliantoj,
  • Maciej Płażyński – prezidanto de la Asocio "Pola Komunumo",
  • episkopo Tadeusz Płoski – ĉefkleriko de la pola armeo,
  • arkiepiskopo Miron Chodakowski – ortodoksa ĉefkleriko de la pola armeo,
  • pastro kolonelo Adam Pilch – evangelia pastro,
  • pastro subkolonelo Jan Osiński – orinario de la pola armeo,
  • profesoro Ryszard Rumianek – rektoro de la Universitato Kardinalo Stefan Wyszyński,
  • generalo Bronisław Kwiatkowski – operaca komandanto de la polaj armitaj fortoj,
  • generalo Andrzej Błasik – komandanto de la polaj aeraj fortoj,
  • generalo Tadeusz Buk – komandanto de la polaj surteraj fortoj,
  • generalo Włodzimierz Potasiński – komandanto de la specialaj armeoj,
  • vic-admiralo Andrzej Karweta – komandanto de la milita maristaro,
  • generalo Kazimierz Gilarski – komandanto de la garnizono Varsovio.
  • Stefan Melak - prezidanto de Komitato de Katin
  • Anna Walentynowicz, patrino de "Solidareco"
  • Bożena Mamontowicz-Łojek, historiistino, teatrologo, prezidantino de Pola Katina Fondaĵo
  • Barbara Maciejczyk, stevardino
  • Arkadiusz Protasiuk, piloto
  • Katarzyna Piskorska, skulptistino
  • Paweł Janeczek, kontraŭterorista gardisto
  • Zdzisław Król, pastro
  • Stanisław Komornicki, brigada generalo, historiisto pri militistaro
  • Stanisław Mikke, jugisto de Ŝtata Tribunalo, verkisto
  • Andrzej Sariusz-Skąpski, prezidanto de Federacio de Katinaj Familioj
  • Paweł Janeczek, ĉefo de Protekt-Oficejo de Registaro

Funebro redakti

Partoprenantoj de funebro redakti

 
Dmitrij Medvedev dum funebro en Krakovo
 
La Monumento Omaĝe al la Viktimoj de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010, en Varsovio
 
La Monumento Omaĝe al la Viktimoj de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 en la Milita Tombejo en la Tombejo Powązki en Varsovio (inaŭgurita la 10an de novembro 2010)
 
La memortabulo omaĝe al polaj 17 parlamentanoj kaj senatanoj, kiuj mortis en la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010, en Pola Sejmo
 
La Monumento de Lech Kaczyński sur la Placo de Marŝalo Józef Piłsudski en Varsovio

Pro la erupcio de vulkano Eyjafjallajökull estis problemoj kun aviadila transporto. Tio kondukis al tio, ke oni ne povis per aviadilo alveni al Pollando kaj ne tiom da prezidantoj povis veni. En la fino partoprenis[10]:

Reagoj en esperantistaro redakti

Dum la tago de akcidento, Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, nome de Universala Esperanto-Asocio kondolencis Polan Esperanto-Asocion, la polajn membrojn de UEA kaj ĉiujn polajn esperantistojn en la speciala gazetara komuniko[12]. Li skribis ke esperantistojn tiu ŝoka informo tuŝas aparte pro la historiaj ligoj de la Internacia Lingvo kun Pollando, kies ĉefurbo estas la naskiĝurbo de Esperanto.

Kompatis kaj kondolencis ankaŭ unuopaj esperantistoj, Esperanto-grupoj kaj ekz. la redakcio de La Ondo de Esperanto[9][13][14][15][16][17][18][19]. Dum seminario Sabla Printempo okazanta tiusemajnfine en Písek (Ĉeĥio), kun ĉeesto de ĉirkaŭ 30 personoj inkluzive de 3 poloj, oni sabate vespere funebris la viktimojn per minuto da silento. Planita lunda publikigo de novaj filmaj subtekstoj en la Verda Filmejo estis nuligita lige kun la funebro en Rusio[20].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Miroslav Karas. Události: Živý vstup (ĉeĥe). Česká televize. Alirita 2010-04-122010-04-10.
  2. Pola Radio: Pereis pola prezidento esperante
  3. Эксперт: На пилотов самолета с польским президентом могло оказываться давление ruse
  4. Czarne skrzynki nie zarejestrowały żadnych usterek Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine pole
  5. Ĉina Radio Internacia: Pollanda prezidento mortis en aera akcidento[rompita ligilo] esperante
  6. ĈRI: 132 homoj mortis en pollanda kraŝinta aviadilo[rompita ligilo] esperante
  7. Laŭ la artikolo 131-a, paragrafo 2-a, punkto 1-a de la Konstitucio de Pola Respubliko
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-09-27. Alirita 2023-04-11.
  9. 9,0 9,1 Slavik Ivanov: Katastrofo apud Smolensk esperante
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-01. Alirita 2011-04-05.
  11. http://zpravy.idnes.cz/klaus-s-fischerem-a-dukou-jeli-na-pohreb-do-polska-vlakem-a-limuzinou-1ga-/domaci.asp?c=A100418_080407_domaci_jan
  12. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 374: UEA kondolencas polojn esperante
  13. Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov: Kondolenco de la redakcio de La Ondo de Esperanto[rompita ligilo] esperante
  14. Universala Vivo Ligo: Senprecedenca tragedio de Pollando Arkivigite je 2010-04-13 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  15. Marija Beloŝeviĉ, vicprezidantino de IKUE: Kondolenco al polaj esperantistoj[rompita ligilo] esperante
  16. Beĉjo: Tiom da perdo[rompita ligilo] esperante
  17. Karesema: Kondolenco esperante
  18. Ĵomart kaj Nataŝa: Wołamy wraz z Polska esperante
  19. Imre Szabó: Kondolencon al niaj polaj kaj rusaj samideanoj! esperante
  20. Verda Filmejo: Freŝaj novaĵoj[rompita ligilo] esperante

Eksteraj ligiloj redakti