La ĉaĉalakoj, ortaloj, kracoj, jakuoj kaj mutuoj estas birdoj de la familio Kracedoj aŭ en latina scienca nomo Cracidae. Tiuj estas specioj de tropika kaj subtropika Centra kaj Suda Ameriko. Unu specio, nome la Golfa ĉaĉalako, atingas plej sudan Teksason en Usono. Du specioj, nome la Blumaska jakutingo kaj la Ruĝecvosta ortalo loĝas en la insuloj de Trinidado kaj Tobago respektive.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kracedoj
Flavbrida kraco (Crax daubentoni)
Flavbrida kraco (Crax daubentoni)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sistematiko kaj evoluo redakti

La Kracedoj estas antikva grupo rilata al la nestamasuloj de Aŭstralazio. Ili estas foje unuigitaj kun tiuj en distinga ordo, "Kracoformaj", sed tio ne estas eltenata de plej ĵusaj studoj kiuj sugestas, ke ili estas bone markita, baza stirpo de Kokoformaj.

FAMILIO: KRACEDOJ

Subfamilio N.N.[1]

Alternative, ĉiuj subfamilioj escepte la Penelopenoj povus esti grupigitaj en la Kracenoj. Ĉar la komenca radiado de kracedoj ne estas ankoraŭ bone solvita ĝis nun (vidu sube), la sistemo uzita tie ŝajnas pli taŭga. Estas ankaŭ tre probable, ke la tuta listo de formortintaj subfamilioj ekzistantaj nur kiel fosilia registro estas tute nekompleta.

Evoluo redakti

 
Granda penelopo, Penelope jacquacu.

Ĵusa studado analizis DNA, morfologian, kaj biogeografian informaron por studi la filogenetikan rilataro de la kracedoj, nome la rilataro inter la genroj (Pereira et al., 2002), la rilataro inter la specioj de kracedoj (Pereira & Baker, 2004) kaj inter la Penelopenoj kaj la Kracenoj (Grau et al., 2005). La tradiciaj grupoj - ĉaĉalakoj, penelopoj kaj mutuoj - estas verigitaj kiel distingaj kladoj, sed la Kornomutuo reprezentas la nuran survivanton de tre distinga kaj antikva stirpo.

Krome, la molekula informaro sugestas, ke la Kracedoj originiĝis en fina Kretaceo, sed tio estas nur hipotezo ĝis nun: ĉar la proporcio de molekula evoluo estas nek konstanta laŭ la tempo nek unuforma inter genroj kaj eĉ specioj, informo baze sur molekula informo havas malmultan akuratecon laŭ longaj tempospacoj kaj tio bezonas akcepton per fosilia pruvaro. La fosilia registro de kracedoj estas limigita al nura dubinde distinga genro de ĉaĉalakoj, Boreortalis (Hawthorn, komenca Mioceno de Florido, Usono; povus fakte esti juna sinonimo de Ortalis) kaj kelkaj specioj en la moderna genro Ortalis. Tio ne havigas helpon por pritaksi la hipotezon (Pereira et al., 2002) ke la disigo inter la 4 ĉefaj stirpoj niatempoj okazis tre rapide, proksimume en la Oligoceno aŭ iom antaŭe, iam inter 40 kaj 20 milionoj da jaroj.

La genroj Procrax, Palaeonossax kaj Paleophasianus estas ofte konsiderataj kracedoj, sed tio ne estas tute certa; ili povus aparteni al rilata formortinta stirpo. Bedaŭrinde oni konas malmultajn bonajn fosiliojn, ĉar ili datas el kiam la modernaj grupoj ŝajne diverĝis. Se ili estas kracedoj, ili reprezentus ĉu kelkajn el la lastaj membroj de la familio antaŭ la penelopoj, ĉaĉalakoj ktp, evoluis, aŭ tre fruajn reprezentantojn el tiuj stirpoj.

Tiele, la akcepto ke la moderna diverseco ekevoluis en la fina Paleogeno, plue tra la Mioceno antaŭen, devas esti konsiderata hipoteza pro manko de forta pruvaro. Krome, la "molekula" ŝanĝo estas tute ebla konsiderante kion oni konas pri evoluado kaj radiado de Kokanseroj, kaj kongrue kun la paleogeografio de Ameriko. La iĥnotaksono Tristraguloolithus cracioides estas bazita sur fosiliaj ovokonkaj eroj el Fina Kretaceo, Kuŝejo Oldman de suda Alberto, kiuj estas similaj al ovoj de ĉaĉalakoj (Zelenitsky et al., 1996), sed sen osta materialo ties rilataro ne povas esti determinita krome se ili ne estas ŝajne el dinosaŭro.

Kompare, speciigo ene de mutuoj (Crax, Nothocrax, Pauxi kaj Mitu) kaj de la genroj Pipile/Aburria estas subtenata de pli bona pruvaro. Ĝi estis kutime farita de ŝanĝoj en topografio kio dividis populaciojn (Alopatria speciiĝo),ĉefe pro starigo de Andoj kio kondukis al starigo de modernaj riverbasenoj. La distribuado de mutuoj kaj jakutingoj ĉefe sekvis la starigon de tiuj riversistemoj, kaj ĉe la lasta kazo, ŝajne multajn formortojn de populacioj en malaltaj areoj (Grau et al., 2005). Alia rezulto estis, ke la Brida jakuo apartenas al sama genro kiel la jakutingoj, kiuj tiele uzas pli malnovan nomon Aburria (Grau et al., 2005).

Aspekto redakti

 
Bendomutuo (Crax fasciolata)

Kracedoj estas grandaj birdoj, similaj laŭ ĝenerala aspekto al meleagroj. Jakuoj kaj mutuoj loĝas en arboj, sed la pli malgrandaj ĉaĉalakoj troviĝas en pli malfermaj arbustaraj habitatoj. Multaj specioj estas tre longvostaj, kio povas esti helpo al movado en tre arbeca medio. Ili estas ĝenerale malhelplumaraj, sed mutuoj kaj kelkaj jakuoj havas kolorajn vizaĝajn ornamojn. La birdoj en tiu familio estas ĉefe voĉemaj, kaj ĉaĉalakoj ricevas nomon el la sono de ties alvoko.[2] Kracedoj gamas laŭgrande el la Ortaleto (Ortalis motmot), tiom malmulte kiom ĝis 38 cm kaj 350 g, al la Invaria mutuo (Crax rubra), de ĉirkaŭ 1 m kaj 4.3 kg.

Kutimaro kaj ekologio redakti

Tiuj specioj manĝas fruktojn, insektojn kaj vermojn. Ili konstruas nestojn en arboj, kaj demetas 2 al 3 grandajn blankajn ovojn, kiujn la ino kovas sola. La junuloj estas frumaturaj kaj sentas eĉ dekomence instinkton tuj grimpi kaj rifuĝiĝi en la nestarbo. Ili kapablas flugi kelkajn tagojn post eloviĝo.[2]

Notoj redakti

  1. Kvankam tiu grupo estus klasita ankaŭ je subfamilia nivelo, ĝi estis kutime metitaj kun la Penelopenoj pro misinterpretita pleziomorfoj (Pereira et al. 2002). Ĉiukaze, la nomo Ortalenoj estas nune okupita.
  2. 2,0 2,1 Rands, Michael R.W.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 89. ISBN 1-85391-186-0.

Referencoj redakti

  • Grau, Erwin T.; Pereira, Sérgio Luiz; Silveira, Luís Fábio; Höfling, Elizabeth & Wanjtal, Anita (2005): Molecular phylogenetics and biogeography of Neotropical piping guans (Aves: Galliformes): Pipile Bonaparte, 1856 is synonym of Aburria Reichenbach, 1853. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 637-645. doi:10.1016/j.ympev.2004.12.004 PDF plena teksto
  • del Hoyo, J. (1994). Family Cracidae (Chachalacas, Guans and Curassows). Pp. 310–363 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds. 'Handbook of the Birds of the World, Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Allan J. (2004): Vicariant speciation of curassows (Aves, Cracidae): a hypothesis based on mitochondrial DNA phylogeny. Auk 121(3): 682-694. [angla kun hispana resumo] DOI:10.1642/0004-8038(2004)121[0682:VSOCAC]2.0.CO;2 HTML resumo, HTML plena teksto senbilda
  • Pereira, Sérgio Luiz; Baker, Allan J.& Wajntal, Anita (2002): Combined nuclear and mitochondrial DNA sequences resolve generic relationships within the Cracidae (Galliformes, Aves). Systematic Biology 51(6): 946-958. doi:10.1080/10635150290102519 PMID 12554460 PDF plena teksto
  • Zelenitsky, Darla K.; Hills, L. V. & Currie, Philip J. (1996): Parataxonomic classification of ornithoid eggshell fragments from the Oldman Formation (Judith River Group; Upper Cretaceous), Southern Alberta. Canadian Journal of Earth Sciences 33(12): 1655-1667.