Crax estas genro de mutuoj, tio estas birdospecioj el la familio Kracedoj, parenca el la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed tiuj loĝantaj en tropika Sudameriko. Nur la Invaria mutuo havas teritoriojn norde tra Centrameriko tiom for kiom ĝis Meksiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kracoj
Blubeka mutuo, Crax alberti
Blubeka mutuo, Crax alberti
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Kracenoj
Genro: Crax
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La vario de masklaj bekornamoj laŭ formoj kaj koloroj estas tipa ĉe tiu genro, same kiel ties krispa kresto kaj kontrasta blanka aŭ ruĝecbruna kloakareo. La specioj de la genro Crax, eĉ diste rilataj unu de alia, pretas hibridiĝi, produktante fruktodonan idaron teorie eble en ĉiuj eblaj pariĝkombinoj.[1]

Specioj redakti

Ties specioj estas la jenaj:

Tiu genro formas unu el du ĉefaj stirpoj de mutuoj. Ĝi distingeblas el siaj parencoj pro ties evidenta seksa dimorfismo (kun nura escepto ĉe la Blankapuga mutuo), kiu estas nur laŭ grando nur ĉe Mitu, kaj minora aŭ rara ĉe Nothocrax kaj Pauxi.

Evoluo redakti

La mutuoj de la genro Crax probable originiĝis kiel distinga stirpo dum la Tortoniano (fina Mioceno), antaŭ ĉirkaŭ 10-9 mj, en okcidenta aŭ nordokcidenta Amazona Baseno, kiel indikita de analizo pere de DNA kalibrita kontraŭ okazoj pri geologio (Pereira & Baker 2004, Pereira et al. 2002). Antaŭ ĉirkaŭ 6 mj dum la Mesiniano, la praaj Crax disiĝis en du stirpoj kiuj estas nune separataj de la Andoj de Kolombio kaj la Cordillera de Mérida kiuj stariĝis ĉirkaŭ tiu epoko, kaj la Orinoko kiu sekve okupis sian nunan basenon.

La norda stirpo tuj radiiĝis al la prauloj de la Invaria, Blubeka, kaj Flavbrida mutuoj, kiuj estis izolataj unu el alia pro la starigo de la norda Cordillera Occidental, kaj la Serranía del Perijá, respektive; ĝi estas certe, ke tiuj stirpoj estis tre distingaj fine de la Mioceno. (Pereira & Baker 2004)

La evoluo de la 4 sudaj specioj estis iome pli komplika. En la Mesiniano, antaŭ ĉirkaŭ 6-5.5 mj, la prauloj de la Globomutuo iĝis izolataj en okcidenta Amazona baseno. Pro piiĝanta pliaridiĝo de sudorienta Brazilo, la prauloj de la Ruĝbeka mutuo trovis rifuĝon en la montaroj inter la Brazila Altebenaĵo kaj la Atlantiko dum la meza Zankleano, antaŭ ĉirkaŭ 4.5-4 mj. La diverĝo inter la stirpoj de la Bendomutuo kaj la Nigrapuga mutuo ŝajne okazis ĉirkaŭ la limo inter Ukviano kaj Ensenadano, antaŭ ĉirkaŭ 1.5 mj. Tio koincidas kun unu aŭ kelkaj periodo(j) de alta marnivelo dum kiuj la malsupra Amazona baseno estis saleca laguno kiu havigis malmultan habitaton por la mutuoj. Ties nunaj teritorioj estas tiele ankoraŭ separataj de la Amazona rivero. (Pereira & Baker 2004)

Notoj redakti

  1. Almenaŭ maskla idaro povas esti fruktodona. Vidu Crax rubra kaj Regulo de Haldane.

Referencoj redakti