Kralupy nad Vltavou

urbo en Ĉeĥio

Kralupy nad Vltavou (germane Kralup an der Moldau) estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Mělník, situanta ĉe la rivero Vultavo kaj 20 km malproksime de la ĉefurbo Prago, ĉe grava fervoja linio inter Prago kaj Ústí nad Labem. Vivas ĉi tie 18 770 loĝantoj (2023).

Kralupy nad Vltavou
germane Kralup an der Moldau
urbo
Kralupy nad Vltavou, vido de Hostibejk
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kralupy nad Vltavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mělník
Administra municipo Kralupy nad Vltavou
Historia regiono Bohemio
Roko Lobečská skála
Naturmemorindaĵo Hostibejk
Rivero Vltava
Situo Kralupy nad Vltavou
 - alteco 176 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 27″ N 14° 18′ 24″ O / 50.24083 °N, 14.30667 °O / 50.24083; 14.30667 (mapo)
Areo 21,9 km² (2 190 ha)
Loĝantaro 18 770 (2023)
Denseco 857,08 loĝ./km²
Tabuloj Malsupraohara tabulo, Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1253
Urbestro Petr Holeček[1]
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 190 32 ĝis 278 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0206
NUTS 5 CZ0206 534951
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 30
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kralupy nad Vltavou
Retpaĝo: www.mestokralupy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany nad Vltavou, Olovnice, Nelahozeves, Veltrusy, Otvovice, Velvary, Holubice (distrikto Prago-okcidento) kaj Chvatěruby.

Historio redakti

La unua skriba mencio estas de la jaro 1253[2]. En la jaro 1881 estis Kralupy per imperiestra decido promociita al urbeto. La 1-an de junio 1884 Kralupy ricevis blazonon. Tiu ĉi blazono ne ŝanĝiĝis post promocio al urbo en la jaro 1902. Post la fondiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918 estis el ĝi forigita monogramo de la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a[3]. Je la 22-a de aprilo 2002 Kralupy ricevis flagon.[3]

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 317
18805 200
18905 761
19007 743
19109 549
19219 612
JaroLoĝantoj
19309 587
19509 408
196111 166
197014 461
198017 528
199117 934
JaroLoĝantoj
200117 506
201417 802
201617 987
201718 079
201818 100
201918 194
JaroLoĝantoj
202018 388
202118 375
202218 189
202318 770

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo de la Ĉieliro de la Virgulino Maria kaj de sankta Venceslao redakti

 
Preĝejo en Kralupy

La preĝejo, konsekrita al la Ĉieliro de Maria kaj al sankta Venceslao, estis konstruita en la jaroj 1894-1895 laŭ planoj de arkitekto Kaura, kiuj estis plu prilaboritaj de arĥitekto Živný. Temas pri novgotika preĝejo. Ĝi estas la plej granda konstruaĵo en Kralupy, ĝia turo estas 63 metrojn alta[4].

Ponto de Tomáš Garrigue Masaryk redakti

 
Ponto de Tomáš Garrigue Masaryk sur Vultavo en Kralupy

La ponto, nomita laŭ la unua ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk, estis konstruata ekde la 4-a de februaro 1926 ĝis la 21-a de oktobro 1928, kiam ĝi solene estis malfermita por trafiko. La ponton projektis Ing. Dr. techn. Jarolim Farský, arkitekte zorgis arĉ. ing. Jiří Kroh. La ponto longas 200 metrojn.

En ĉirkaŭaĵo redakti

Vizitinda estas vilaĝo Nelahozeves, kie naskiĝis Antonín Dvořák (laŭ li ankaŭ nomiĝas mezlernejo en Kralupy).

Ĝemelaj urboj redakti

Kralupy nad Vltavou havas ĝemelajn rilatojn kun sekvaj urboj[5]:

Transporto redakti

Trajna transporto redakti

Tra Kralupy nad Vltavou kondukas ĉefa fervoja vojo de Prago al Děčín numero 090. Krom EuroCity kaj noktaj trajnoj ĉi tie haltas ĉiuj rapidtrajnoj kaj personaj trajnoj. De Kralupy nad Vltavou kondukas ankaŭ linio numero 110 al Slaný ĝis Louny kaj linio numero 092 al Neratovice kaj linio numero 111 al Velvary.

Esperanto redakti

En Kralupy nad Vltavou okazis en la 16-a de majo 2010 solena festo de 5-a datreveno de la refondiĝo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-27. Alirita 2010-08-28.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-04. Alirita 2010-08-28.
  3. 3,0 3,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-26. Alirita 2010-08-28.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-22. Alirita 2010-08-28.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-09. Alirita 2010-08-28.