Krankŝafto estas ekscentrika akso kiu transformas navedan movadon al rotacia (turna) movado aŭ inverse.

Krankŝafto (ruĝe) kio per bieloj estas konektita al la piŝtoj de eksplodmotoro
Krankŝafto de unucilindra motoro
Krankŝafto de lignosegejo De Gekroonde Poelenburg

Krankŝafto estas esenca parto de kelkaj vapormaŝinoj kaj la plejmulto de la dizel-, benzin- kaj aliaj eksplodmotoroj. Ankaŭ en muelejoj speciale en segejoj, troviĝas krankŝafto, sed tiam por transformi rotacian movadon al rektlinia movado.

Plejofte krankŝafto servas por transformi rektlinian movadon de piŝtoj al la dezirata cirklomovado de la radoj tiel ke oni povas veturi.