Krasnystaw

urbo en nuntempa Pollando

Krasnystaw (legu: Krasnistav; malnovruse: Краснoстав antaŭ 1918, malofte Krasnostaw) estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Krasnystaw. Fine de 2023 en la urbo vivis 17 519 loĝantoj.

Krasnystaw (malnovruse: Краснoстав antaŭ 1918, malofte Krasnostaw)

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Krasnystaw (Pollando)
Krasnystaw (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Krasnegostawu
Provinco Lublinio
Distrikto distrikto Krasnystaw
Komunumo komunumo Krasnystaw
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1394
Koordinatoj 51° 0′ N, 23° 10′ O (mapo)5123.166666666667Koordinatoj: 51° 0′ N, 23° 10′ O (mapo)
Areo 23,07 km²
Loĝantaro 17519 (en 2023)
Loĝdenso 466,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 22-300
Telefona antaŭkodo 82
Aŭtokodo LKS
TERYT 3060806011
Estro Andrzej Jakubiec
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. 3 Maja 29
Poŝtkodo de estraro 22-300
Telefono de estraro 82 576-29-03
Fakso de estraro 82 576-23-77
Ĝemelaj urboj (Belgio) Poperinge
(Ĉeĥio) Žatec
(Nederlando) Oostflakkee
(Svedio) Alvesta
(Ukrainio) Turijsk
(Ukrainio) Horochiv
(Hungario) Püspökladány
Komunuma retejo http://www.krasnystaw.pl
vdr

Blazono de la urbo estas du fiŝoj (karpoj), kiuj troviĝas sur blua fono. Lokitaj alterne unu super la alia. Flago de Krasnystaw estas ortangula flava teksaĵo kun meze lokita blazono de la urbo. La urbo havas sian trumpetsignalon. Laŭ donitaĵoj de la 29-a de marto 2011 estis 19 750 loĝantoj. Fine de aŭgusto, ekde 1971, okazas tritaga Tutpollanda Festo de Lupol-kultivistoj kaj Bierfaristoj.

Situo redakti

Krasnystaw situas ĉe la rivero Wieprz (prononcu: viepĵ), situas en la Ekologia Sistemo de Protektitaj Areoj kaj ankaŭ en la parto de la Areo de Protektita Pejzaĝo Grabowiecko-Strzelecki. Dum la jaroj 1975-1998 Krasnystaw apartenis administracie al la Vojevodio de Chełm (prononcu: ĥeŭm). Tra la urbo iras la landvojo n-ro 17, kiu estas parto de la internacia vojo E372, kaj ankaŭ tra la urbo iras la pola fervojo n-ro 69 (inter Lublin kaj Zamość) kun haltejo urbo Krasnystaw.

Ĝemelurboj redakti

 
Preĝejo de Sankta Francisko Ksavero kaj la jezuita kolegio el la 17-18jc (nun muzeo)
 
Loĝblokoj