Kratero Chicxulub [ĉikŝulúb] estas grandega alfrapa kratero post falo de granda meteorito. La meteorito falis proksimume antaŭ 65,5 milionoj da jaroj en regionon de duoninsulo Yucatán en Meksika golfo kaj ĝi havis proksimumajn dimensiojn 6 ĝis 10 kilometroj, la kratero estas larĝa ĉirkaŭ 180 kilometroj, grandparte ĝi estas hodiaŭ en la maro (nur el triono sur tero, kie hodiaŭ situas meksika urbo Chicxulub Pueblo, laŭ kiu la kratero ricevis sian nomon.

Kratero Chicxulub
alfrapa kratero [+]
- koordinatoj21° 24′ 0″ N, 89° 31′ 0″ U (mapo)21.4-89.516666666667Koordinatoj: 21° 24′ 0″ N, 89° 31′ 0″ U (mapo) [+]
Vikimedia Komunejo:  Chicxulub crater [+]
vdr
Duoninsulo Yucatan

La falo de meteorito estis tre forta kaj ĝi kaŭzis evidente la tutmondan ekologian katastrofon, kiu transiris en lastan konatan amasan formortadon dum rompo de mezozoiko kaj terciaro (tiu ĉi evento propre apartigas ambaŭ eraojn). Oni taksas, ke la forto kaŭzita pro la falo de meteorito devis esti kelkmiloble pli granda ol kaŭzus nuntempa eksplodo de ĉiuj hodiaŭ ekzistantaj nukleaj armiloj. Pro premo de la mineraloj meze de la loko de falo estiĝis kompleksa kratero - liberiginte de la premo la premitaj mineraloj estis levitaj, laŭ oniaj taksoj ĝis alto 15 kilometroj. Pro la falo liberiĝis grandega energio, kies sekvo estis incendioj, tertremoj, cunamoj kaj la kunpuŝiĝo estis verŝajne kaŭzo de la klimata ŝanĝo kaj formortado de multaj animalspecioj inkluzive de amonitoj kaj dinosaŭroj. En atmosferon de Tero liberiĝis kvanto de polvo enhavanta krom alia iridion, la elemento abunde troviĝanta en meteoritoj. Tiu ĝis hodiaŭ ĉeestas en geologiaj tavoloj kiel tiel nomataj K-T limoj apartiganta kretaceon kaj terciaron.

En la paso de milionoj da jaroj la reliefo parte forŝoviĝis kaj la kratero estis kovrita de kalkoŝtonaj tavoloj. La kratero estis malkovrita pli-malpli hazarde en la jaro 1991 du esploro celita al serĉado de krudnafto.