Kratono estas vasta, rigida kaj stabila parto de la terkrusto, kontraste kun ties montariĝantaj partoj.

Priskribo redakti

Kratonoj, supervivinte la kontinentaj movciklojn, troviĝas ĝenerale en la internoj de tektonaj platoj. Kratono konsistas el antikvaj, kristalplenaj petroj, ofte kovritaj de pli junaj petroj. Kratonoj estas tre dikaj; iliaj profundoj povas esti centoj da kilometroj sub la Tera surfaco.

Historio redakti

La koncepton de la kratono proponis la aŭstra geologo Leopold Kober en 1921. La origina termino proponita de Kober estis Kratogen, el κράτος “forto” kaj γενεᾱ́ “kreiĝo”; poste, la germana geologo Hans Stille mallongigis ĝin al Kraton.

Ekzemploj redakti

Eksteraj ligiloj redakti