Kredita unio

(Alidirektita el Kredita Unio)

La Kredita unio, kredita kooperativo, kooperativa banko - estas kooperativa financa institucio. ĜiaJ motivoj estas ŝpari monon kaj provizi krediton por bonaj kurzoj. Multaj kreditaj unioj ekzistas por komuneca evoluigo. La kredita unio estas fondita de la klientoj, kiu havas kontojn tie. Neniu tria parto povas investi, aŭ aĉetas akciojn. En normala usona banko, kiel Bank of America, multaj triaj partoj investas. La kredita unio en Usono havas etendan nacian bankaŭtomaton nomitan CU24 [1] tiel, ke malgrandaj kreditaj unioj povu esti membroj de la granda CU24 bankaŭtomatoj.

Friedrich Wilhelm Raiffeisen

Historio redakti

La unuan kreditan union inventis en Prusio en 1852 Friedrich Wilhelm Raiffeisen (de). La unua kredita unio en Norda Ameriko estis "Caisse Populaire de Lévis" en Kebekio, kiu ekfunkciis la 23-an de januaro 1901 kun unu 10-cenda depono.

En la mondo redakti

Laŭ informo de Unuiĝintaj Nacioj en 1999 jaro en riĉaj landoj en la unioj partoprenis ĝis 15% de loĝantaro[2]. En 2010 jaro en Tutmonda konsilaro de kreditaj unioj konsistis preskaŭ 50 000 unioj el 98 landoj kun suma bilanco 1,1 triiliono da dolaroj[3].

Belorusio redakti

(beloruse Крэды́тны кааператы́ў, спажывецкі кааператыў фінансавай узаемадапамогі, mallong. СКФУ): la unuan kreditan union en Belorusio fondis jura personoj en 2002 jaro. La unua kredita kooperativo fondita de fizikaj personoj aperis en 2004 jaro. En 2008 jaro kreditaj uniuo kaj kreditaj kooperativoj de Belorusio fondis "Respublikan Asocion De Konsumanto-Kooperativoj De Reciproka Financa Helpo" (beloruse "Рэспубліканская асацыяцыя спажывецкіх кааператываў фінансавай узаемадапамогі"). En 2010 jaro en la asocio estis registritaj 19 organizaĵoj inter kiaj nur tri kreditaj kooperativoj funkciis por jura personoj[3].

Ukrainio redakti

(ukraine Кредитна спілка) La unua kredita unio sur teritorio de hodiaŭa Ukrainio aperis en 1871 jaro en vilaĝo ukraine Сокиринці (hodiaŭ Ĉernihiva provinco). En sendependa Ukrainio la unuaj du kreditaj unioj estis fonditaj en 1992 jaro en Krivij-Riho kaj Strij. En 1993 jaro per ukazo "La Provizoraj regularoj pri kreditasocioj" (ukraine "Тимчасове положення про кредитні спілки") de prezidanto Leonid Kravĉuk estis lanĉita oficiala funkciado de kreditaj unioj en la ŝtato. En junio de 1994 jaro la unioj fundis "La Nacian Asocion de kreditajn unioj de Ukrainio" (ukraine "Національну асоціацію кредитних спілок України" (mallong. НАКСУ))[4]. 20 de decembro de 2001 jaro aperis leĝo de Ukrainio "Pri kreditaj unioj" (ukraine "Про кредитні спілки"). En 2002 oni fondis "La Ŝtatan Komisionon por reguligo de merkatoj de financaj servoj" ukraine Державну комісію з регулювання ринків фінансових послуг, kies tasko estis kontroli eksterbankajn financajn organizaĵojn. En 2003 jaro ĉiuj kreditaj unioj faris reregistriĝon kun statuta ŝanĝo de socia al financa organizaĵo. 14 de junio 2023 jaro aperis korektita leĝo de Ukrainio "Pri kreditaj unioj" (ukraine "Про кредитні спілки") laŭ kia ĉefa organo, kontrolanta kreditajn uniojn iĝis Nacia Banko de Ukrainio.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-23. Alirita 2010-07-13.
  2. Крэдытны саюз // Беларуская энцыклапедыя ў 18 тамах / Генадзь Пашкоў. — Менск: Беларуская энцыкляпэдыя, 1999. — Т. 8. — С. 533-534. — 576 с. — 10 000 ас. — ISBN 985-11-0144-3
  3. 3,0 3,1 Віктар Пазнякоў, Вольга Мядзведзева. Неабходныя грошы ў патрэбны час // Звязда : газета. — 22 верасня 2010. — № 185 (26793)
  4. Кредитна спілка Архівовано 6 серпня 2016 у Wayback Machine. // Юридична енциклопедія : [у 6 т.] / ред. кол.: Ю. С. Шемшученко (відп. ред.) [та ін.]. — К. : Українська енциклопедія ім. М. П. Бажана, 2001. — Т. 3 : К — М. — 792 с. — ISBN 966-7492-03-6

Eksteraj ligiloj redakti