La Kremla ArmomuzeoKremla Armilejo (ruse Оружейная палата) estas unu el la plej malnovaj muzeoj de Moskvo, nome en la Moskva Kremlo, nune parto de la komplekso de la Moskvaj Kremlomuzeoj.

Kremla Armomuzeo
Оружейная палата
milita muzeo • nacia muzeo • konstruaĵomuzeo • rekonilo
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Tverskoj
Posedanto Registaro de la Rusia Federacio vd
Konstrustilo(j) novbizanca arkitekturo • novrusa arkitekturo vd
Arkitekto(j) Konstantin Thon vd
Estiĝo 1806
Koordinatoj 55° 44′ 58″ N, 37° 36′ 48″ O (mapo)55.74957777777837.613411111111Koordinatoj: 55° 44′ 58″ N, 37° 36′ 48″ O (mapo)
Kremla Armomuzeo (Moskvo)
Kremla Armomuzeo (Moskvo)
DEC
Kremla Armomuzeo
Kremla Armomuzeo
Situo de Kremla Armomuzeo
Map
Kremla Armomuzeo
Parto de Granda Palaco de Kremlo vd
Retpaĝo http://www.kreml.ru/en/main/kremlin/buildings/Orugeynaya_Palata
vdr
Kremla Armomuzeo.

La Kremla Armomuzeo originiĝis kiel reĝa armilejo en 1508. Ĝis la transigo de la kortego al Sankt-Peterburgo, la Armilejo zorgis pri la produktado, aĉetado kaj stokado de armiloj, juveloj kaj variaj luksaj varoj por la caroj. La plej fajnlertaj moskvaj armilistoj (fratoj Vjatkin), juvelistoj (Gavrila Ovdokimov), kaj pentristoj (Simon Ushakov) kutime laboris tie. En 1640 kaj 1683, oni malfermis tie studejojn por ikonografio kaj pentrarto, kie okazis instruado pri pentrado kaj metiartoj. En 1700, la Armilejo estis pliriĉigita per la trezoroj de la Ora kaj Arĝenta ĉambroj de la rusaj caroj.

En 1711, Petro la Granda translokigis la plej parton de la kolektoj al sia nova ĉefurbo, Sankt-Peterburgo. Dum la 19-a jarcento la muzeo kreiĝis kaj disvolviĝis. Post la Revolucio de 1917, la Armileja kolekto estis pliriĉigita per trezoroj el Patriarkeco, katedraloj, monaĥejoj kaj privataj kolektoj. Kelkaj el tiuj estis poste venditaj eksterlande fare de la reĝimo de Josif Stalin en la 1930-aj jaroj. En 1960, la Kremla Armilejo iĝis la oficiala muzeo de Kremlo. Krom grandaj kolektoj de rusiaj kaj eŭropaj artefaktoj, la muzeo enhavas ankaŭ armilojn kaj aliajn abjektojn el Persio kaj Turkio.

Eksteraj ligiloj redakti