Krepuskaj radioj ĉe atmosfera optiko, estas radioj de sunlumo kiu ŝajnas radii el ununura punkto en la ĉielo. Tiuj radioj, kiuj trapasas inter vakuoj inter nuboj aŭ inter aliaj objektoj, estas kolonoj de sunluma aero separataj de pli malhelaj nubombraj areoj. Ties nomo devenas el ties plej ofta okazo dum krepuskaj horoj (tiuj ĉirkaŭ mateniĝo kaj noktiĝo), kiam la kontrastoj inter lumo kaj mallumo estas plej evidentaj.

Krepuskaj radioj je sunsubiro.

Krepuskaj radioj estas preskaŭ paralelaj, sed ŝajnas diverĝaj pro la linia perspektivo. Ili ofte okazas kiam objektoj kiaj montopintoj aŭ nuboj parte ombrigas la sunradioj kiel nubokovro.

Ĉe diversaj kulturoj tiuj radioj estis rilatataj al diversaj religiaj kredoj kiel simboloj de dioj.

Eksteraj ligiloj redakti