Kresko

Vikimedia apartigilo

En ĉiutaga lingvouzo kreski signifas pligrandiĝi, pliampleksiĝi.

En la sciencoj ĝenerale kresko signifas la entempan pliiĝon de mezurita grando aŭ observitan pliiĝantan kompleksecon de fenomeno.

En biologia kunteksto kresk(ad)o estas unu el la esencaj karakterizaĵoj de la vivo kaj ampleksas ĉiujn ŝangiĝojn per kiuj vivanta organismo atingas maturan staton de evoluo, tio estas kompletan disvolvon de siaj organoj, kapabloj kaj grandeco konforme al sia genetika programo. Vidu: kreskado

En matematiko estadas konsiderataj asimptotaj superaj, subaj kaj striktaj baroj por kresko (grandeco) de funkcio kiam la argumento proksimiĝas al malfinio aŭ certa punkto, vidu en granda O.