La Kresta kolomboKrestokolombo (Ocyphaps lophotes) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ocyphaps
G. R. Gray, 1842
Specio: O. lophotes
Ocyphaps lophotes
(Temminck, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Masklo de Krestokolombo

Estas nur du kolomboj en Aŭstralio kiuj posedas erektan pintoforman kreston, nome la Kresta kolombo kaj la Spinifeksa kolombo. La Krestokolombo estas la plej granda de la du specioj.

La longeco de la Krestokolombo varias el 30 ĝis 34 centimetroj. Koloro estas griza kun brunaj nuancoj. Ĝi havas maldikan pluman pinton surkape. Ili kuras kun kresto erekta. Estas briloranĝa ringo ĉirkaŭ la okulo. La flugiloj havas nigrajn striojn kaj estas bronzbrunaj, dum la unuaj flugilplumoj havas kolorajn areojn de bruno, purpuro, bluo kaj verdo. Nematuruloj havas pli senkoloran plumaron sen bronza koloro en flugiloj.

La voĉo estas ripetita "vuup"! ,sed ununure se oni alarmas ĝin.

Disvastiĝo kaj medio redakti

Ĝi estas endemio de la tutaj kontinentaj partoj de Aŭstralio escepta la nordajn tropikajn areojn. Ties medio estas herbejoj, arbustejoj kaj arbaraj areoj sed ili povas esti vidataj ankaŭ ĉe akvofluejoj, ĝardenoj, bestobredejoj, sportejoj kaj golfejoj. Ties medio ampleksiĝis ekde kiam homa setliĝo pliigis bestobredejojn (antaŭe ili troviĝis nur interne kaj ĉe Okcidenta Aŭstralio). Serĉante grenojn, tiu ĉi specio adaptiĝis je manĝo ĉe farmaj areoj, ofte por serĉi nocan herbon Echium plantagineum.

Kutimaro redakti

La plej diferenciga kutimo estas la flugilfrapado kaj flugilfajfado kiam ili ekflugas. Tiele ili klopodas forfuĝi el la eventualaj predantoj kaj averti aliajn birdojn kiuj povus resti surgrunde. Kiam tiuj ĉ birdoj surteriĝas, ties vosto balanciĝas supren kaj ties flugo estas simila al tiu de la Punktita turto. Ili estas ĝenerale nemigrantaj. Kvankam ili povas esti vidataj en paroj, ili estas tre sociaj kaj formas arojn. Krome ili estas tre gregemaj en kontakto kun homoj.

Reproduktado redakti

Kvankam ili reproduktiĝas la tutan jaron, tio okazas plej ofte dum la varmaj monatoj. Konstruo de nestoj kutime okazas en arbustojarboj. Nestoj plej ofte konsistas el strukturo de bastonetoj. La ino demetas du brilblankajn ovojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti