La Krestfuliko, (Fulica cristata), estas birdo de la familio de Raledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestfuliko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Fulica
Specio: F. cristata
Fulica cristata
Gmelin, 1789
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fulica cristata - MHNT

Disvastiĝo redakti

Ĝi bredas tra plej granda parto de Afriko -ĉefe en Maroko kaj en suda kaj orienta Afrikoj- kaj en Eŭropo nur en suda Hispanio. Ties medio estas fluanta akvo de lagoj kaj lagetoj.

Kutimoj redakti

Tiu ĉi afrotropisa kaj palearktisa fuliko estas multe malpli sekretema ol la plej granda parto de la familio de Raledoj -sed eble iom pli timida ol la Nigra fuliko- kaj povas esti vidata naĝanta en malferma akvo aŭ piedirante inter la akva plantaro. Temas pri agresema specio kiu defendas akre ties teritorion dum la bredsezono.

Ĝi ne flugantemas kaj por ekflugi kuras sur la surfaco multege plaŭdante. Ili faras same, sed sen ekflugi fakte, kiam flugas mallongan distancon rapidege pro teritoria luktado. Kiel multaj aliaj raloj, ties malforta flugado aspektas nefidebla. Ĝi balancigas la kapon dum naĝado kaj plonĝas ĝis duonminuto post eta salto, por kio ĝi forigas la aeron el la plumaro. Ĝi levas la vostopinton pli ol Nigra fuliko.

La fuliko estas ĉiomanĝanta prenante ampleksan diversecon de etaj vivaj predoj inklude ovojn de aliaj akvaj birdoj.

Temas pri bruema birdo kun ampleksa repertuaro de laŭtaj alvokoj, sed ĝia voĉo estas malsimila de tiu de la Nigra fuliko kaj pli proksima al tiu de Malgranda porzano, Porzana parva, ne tiom al “kuik” kiom al eksplodaj “kerre” aŭ “kirru” kaj “kaha” aŭ “huhu”; ĝi sonas kvazaŭ homa voĉo.

Ili estas sociaj vintre, ariĝante en grupoj de ĝis milo da anoj.

Aspekto redakti

Tiu ĉi fuliko estas 42 cm longa kaj fortika birdo, kaj estas tute nigra escepte la blublankajn frontan ŝildon kaj bekon kaj ĉefe pro la diferencigaj du ruĝbrunaj ŝvelaĵoj super la ŝildo, tiom etaj ke ne estas facile videblaj de malproksime. Kiel parte naĝanta specio, tiu fuliko havas parte lobojn en siaj longaj fortaj fingroj kiuj kun la bluecaj kruroj hokas dumfluge. La okuloj estas ruĝaj. La junuloj ne estas tiom nigraj, sed iom pli malhelgrizaj kaj havas a blankecan brustoj kaj gorĝon, sed ne havas la blankan frontan ŝildon; plenkreskula nigra plumaro disvolviĝas post 3-4 monatoj, sed la blanka ŝildo nur post unu jaro aŭ plie.

Tiu ĉi specio povas esti konfuzata nur kun Nigra fuliko (Fulica atra), sed la ŝvelaĵoj, ĉefe en plenkreskuloj kaj ĉefe kaj pli ruĝaj dum bredsezono, kaj la voĉo diferencigas ilin. Ankaŭ la plumareto inter beko kaj ŝildo iome malsimilas, la beko de la Krestfuliko estas iom pli blua kaj tiu ĉi havas nenion da blanko ĉe flugiloj. Krome tiu ĉi loĝas en pli fermaj akvoj inter kanaro aŭ junkaro kaj ne malproksimiĝas tiom de la nesto aŭ intermiksiĝas kaŝe ene de aroj de Nigra fuliko.

Reproduktado redakti

Tiu specio konstruas neston el mortaj kanoj kaj herboj proksime de la akvobordo aŭ sur subakvaj baroj proksimaj de la surfaco; por tio foje la fulikoj kondutas agreseme eĉ por rabi nestojn de anasoj, greboj aŭ podicepoj, kies idoj foje iras en akvon; en tiu nesto la ino demetas ĝis 8 grizajn ovojn. Kovado, farata de ambaŭ gepatroj, daŭras iom pli ol 3 semajnoj.

La idoj post eloviĝo havas malhelgrizan lanugon tutkorpe escepte iom da flavega ĉirkaŭkole kaj multe ruĝan ĉekape. Ili elnestiĝas eĉ nur post 1 tago kaj sendependiĝas post unu monato. Pretervivas du aŭ tri idoj.

En la lageto de Bezas (provinco Teruelo) en 2002 individuo de Krestfuliko hibridis kun individuo de Nigra fuliko (Fulica atra) kaj produktis tri idojn.[1]

Referencoj redakti

  1. M. A. Martín/AODA, Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 39, Madrido, 2023, paĝo 12.

Eksteraj ligiloj redakti