Kretklifoj ĉe Rügen

pentraĵo de Caspar David Friedrich, Museum Oskar Reinhart


Kretklifoj ĉe Rügen (germane Kreidefelsen auf Rügen) estas pentraĵo plenumita ĉirkaŭ la jaro 1818 de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich. Ĝi restas unu el la plej famaj verkoj de tiu artisto.

Kretklifoj ĉe Rügen
Kretklifoj ĉe Rügen
Caspar David FriedrichKreidefelsen auf Rügen, ĉ. 1818
Oleo sur tolo
90,5 cm × 71 cm cm
Museum Oskar Reinhart am Stadtgarten (Winterthur)
vdr

En januaro 1818, Caspar David Friedrich edziĝis kun Christiane Caroline Bommer, kiu estis pli juna ol li je proksimume 20 jaroj. Okaze de sia mielmonato en julio kaj aŭgusto, ili vizitadis parencojn en Neubrandenburg kaj Greifswald. El tie, la geedzoj entreprenis ekskursadon al la insulo Rügen, kune kun frato de Friedrich nomita Christian. La rezultinta pentraĵo aperas kiel simbolo de la unueco de la geedzoj.

Ĝi bildigas panoramon viditan el la kretaj klifoj de la Stubbenkammer, kiu tiam estis unu el la plej fama vidpunkto de la insulo.