Kreuth

komunumo en Bavario, Germanio

Kreuth [KROJT] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Miesbach kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3575 loĝantojn.

Kreuth
Blazono
Kreuth (Germanio)
Kreuth (Germanio)
DEC

Map

climatic health resort • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Miesbach
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08029
Poŝtkodo 83708
Aŭtomobila kodo MB
Oficiala Municipokodo 09182124
Politiko
Komunumestro Josef Bierschneider
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Nördliche Hauptstraße 14
Demografio
Loĝantaro 3575 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 39′ N, 11° 45′ O (mapo)47.6511.75Koordinatoj: 47° 39′ N, 11° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 787 m
Areo 122,26 km²
Oficiala retejo http://www.rathaus-kreuth.de
vdr

La komunumo situas sude de la lago Tegernsee, kaj en la 12-a jarcento fondiĝis fare de la samnoma proksima monaĥejo Tegernsee. En 1184 konstruiĝis unua kristana preĝejo. Nun la komunuma teritorio konsistas el la komunumopartoj Bayerwald, Brunnbichl, Enterbach, Enterfels, Glashütte, Grüneck, Kreuth Dorf, Oberhof, Pförn, Point, Reitrain, Riedlern, Ringsee, Scharling, Schärfen, Weißach kaj Wildbad Kreuth. El ili aparte la historia parto Wildbad Kreuth [VILTbat KROJT] estas konata ekster la regiono, ĉar tie situas renoma seminariejo de la bavara konservativa partio CSU, la Kristan-Sociala Unio en Bavario, kaj ripete konferencoj en Wildbad Kreuth kaj ties decidoj estas citataj en la naciaj amaskomunikiloj.

la konferencejo en Wildbad Kreuth
loka kirko Sankta Leonardo
tipa loka farmbieno
la valo de Kreuth en pentraĵo de ĉ. 1810