Kribaĝo estas kartludo por du, tri, kvar aŭ ses ludantoj. Ludantoj provas formi specialajn kombinaĵojn de kartoj por gajni poentojn dum serioj de manoj. Kribaĝo havas multajn distingajn trajtojn, inkluzivante la uzon de kribaĝ-tabulo por poento-kalkulado, la "kribo" aŭ "skatolo" (aparta mano de kartoj formitaj de diskartoj de la ludantoj, kaj du fazoj gajni poentojn. Ankaŭ la poento-sistemo inkluvizas - inter aliaj - gajnadon de poentoj por formi grupojn de kartoj kiuj totaligas dekkvin.

Kribaĝo

emblemo

kartludo
vdr
Kribaĝa tabulo por kalkuli poentojn

Laŭ angla verkisto John Aubrey, kribaĝo estis inventita de la angla poeto Sir John Suckling en la frua 17-a jarcento. La ludo transpasis en la modernan epokon kun neniuj grandaj ŝanĝoj, kaj hodiaŭ estas unu el la plej popularaj ludoj en la anglalingva mondo.