La krime-gota lingvo estis dialekto de la Gota, kiu estis parolata de la krimeaj gotoj en iuj izolitaj lokoj en la preskaŭinsulo Krimeo (nun en Ukrainio) eble ĝis tiel malfrue kiel la 18-a jarcento.

Krime-gota lingvo
formortinta lingvo • dialekto
gota lingvo
Parolita en antaŭa Krimeo
Skribo originale, verŝajne Runa alfabeto, poste Gota, Greka, kaj Latina alfabetoj
Morto jam je la 18-a jarcento
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana
Orientĝermana
Gota
Krime-gota
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 got
  Glottolog crim1255
Angla nomo Crimean Gothic
Franca nomo gotique de Crimée
vdr

Malmultaj fragmentoj de la krime-gota travivis: La tuta nia scio baziĝas sur letero de la 16-a jarcenta Flandra ambasadoro Ogier Ghiselin de Busbecq, kiu donas liston de ĉirkaŭ okdek vortoj kaj iom da vido pri ĝia gramatiko.

La Krime-gota estas preskaŭ universale agnoskita esti Gota surbaze de ĝiaj fonologiaj trajtoj: la vorto ada "ovo", ekzemple, montras la tipan Gotan "fortikigadon" de Pra-ĝermana *-jj--ddj- (kiel en Ulfil-gota iddja ←PGmc. *ejjon), ← PGmc. *ajja-.

Estas kelkaj regulaj rilatoj inter la Ulfil-gota kaj la Krime-gota, inkluzivanta Ug /sk-/ → Kg /ʃ-/ (kiel en Kg schedit, schietn, ← skeiniþ, skiutan ["ĝi lumas", "ibid."])

La Vikingoj eble malkovris ilian ekziston, ĉar la Gutasaga rakontas, ke triono el la loĝantoj de Gotlando devis forlasi la insulon kaj setli en la lando de la Grekoj.

Eksteraj ligiloj redakti