Kriso estas karakteriza, nesimetria, ponardo, pikarmilo, uzata en Indonezio, Malajzio kaj en suda parto de Filipinoj. La kriso disvastiĝis el insulo de Javo en sudan Azion. Ĝi estas ne nur armilo, sed ankaŭ spirita objekto.

Kriso el JogjakartoDapur Carubuk

En Indonezio oni kredas, ke iu baldaŭ mortos, se oni pikas per kriso en liaj piedsignoj. Moki krison ankaŭ kaŭzas katastrofon. Se kriso estas farita per nikelo de la meteorito falinta en la ĉirkaŭaĵo de la Prambanano en 1749, la armilo oni devas nur celi al la mortkondamnito.

Ekzistas multaj specoj je longo kaj formo. Oni datas plej ofte la ekuzon de la armilo en 1361.

La kriso estas listigita en la Reprezenta listo pri la nemateria kultura heredaĵo de la homaro de UNESKO.