Kristala ĝemelo konsistas el du aŭ pli simetrie (kaj ne paralele) kunkreskintaj kristaloj de la sama strukturo kaj kunmeto. Per la ĝemeliĝo kreskas la simetrieco de la estiĝanta kristala formo. La kunkresko povas okazi tra la ĝemela ebeno aŭ akso, tio estas unuopaj kristaloj venas per speguligo tra ĝemela ebeno al la sama stato. La speguligo povas okazi ankaŭ per 180-grada turno ĉirkaŭ la ĝemela akso.

Kvarco - Kristala ĝemelo

Oni povas paroli pri apudkreskanta (kontakta) kristala ĝemelo, kiam la kunkreska surfaco kaj la ĝemela ebeno estas la sama (ekz. diamanto; hirundovosta kristalo de gipso). Se la kristalaj unuopoj trakreskas unu la alian, oni parolas pri trakreskanta kristala ĝemelo (plagioklazo). Per trakresko de pluraj kristaloj povas estixgi triobla, kvaroblaj, ktp kristalĝemeloj.

La estiĝo de kristalaj ĝemeloj okazas pro perturboj de la centra kristala strukturo, kion kaŭzas ĉiam ekstera ŝanĝiĝo (premo, temperaturo).