Kristanaj martiroj de la 21-a jarcento

La kristanaj martiroj de la 21-a jarcento estas “kredantoj je Jesuo Kristo kiuj perdis sian vivon antaŭtempe, en la situacio de atestantoj, kiel rezulto de la homa kontraŭeco”. Laŭ tiu difino, perdi sian vivon “en situacio de atestantoj” implicas neniun juĝon pri la persona sankteco de la martiro sed estas nur prodifine postulate ke kristano estu mortigita kiel kristano, ne kiel viktimo de milito aŭ genocido kun motivigoj precipe ne religiaj. Se analizi kaj penetri la animon de la martiro, oni povas vidi en li la decidon konservi sian adheron al Jesuo Kristo kaj samtempe ne malami la persekutantojn, male preĝi por iliaj konvertiĝo por ke ili atingu la superan bonon same kiel ili deziras por si. La modelo de tiu psika-mensa sinteno estas Jesuo Kristo kiu pardonpetis por la lin kondamnantoj. (“Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Luko 23, 34)

Landoj en kiuj nun estas funkciantaj la plej gravaj diskriminacioj kontraŭ kristanoj, al kiuj tamen estas lasttempe aldoninda Ĉinio. Fonto Open Doors - WorldWatchlist 2011

Kristano devas ne serĉi martiriĝon kaj, male, devas engaĝiĝi por ke le persekutantoj ne sin makulu per tiu peko.

Landoj en kiuj kristanoj estas persekutataj ĝismorte redakti

Tio okazas en landoj ne-OSCE/aj (OSCE = Organization for Security and Cooperation in Europe = Organizo por la Sekureco kaj Kooperado en Eŭropo).

En la 12-a de septembro 2011 realiĝis en Romo la ideo de OSCE-verta kunveno naskiĝinta el la konscio ke la persekutoj kaj diskiminacioj kontraŭ kristanoj estas unuflanke la plej disvastiĝintaj en la mondo, aliflanke la plej ignoritaj [1] Arkivigite je 2011-12-06 per la retarkivo Wayback Machine. Tiu verta OSCE-kunveno estis la unua internacia kunveno kiu eksplicite petis ke oni agnosku tiujn pormalamajn krimojn kontraŭ kristanoj kiel kategorion specife juran kaj kiel humanecan elstaraĵon.

Persekutojn oni distingas la faktajn el tiuj laŭleĝaj. Tiu lastaj estas implicitaj en aliaj leĝoj kiel, ekzemple, en la aplikado de la Ŝario.

Persekutoj nesangaj sed variforme diskriminaciaj okazas ankaŭ en landoj de Eŭropaj aŭ OSCE-aj, oni rimarkis dum tiu kunveno. [2] Arkivigite je 2012-06-21 per la retarkivo Wayback Machine kaj precipe en Ĉinio [3] Arkivigite je 2012-01-12 per la retarkivo Wayback Machine

Fizikaj eliminadoj redakti

Laŭ Brian J. Grim, Roger Finke (vidu Bibliografion), kiuj tamen citas aliajn fontojn, la nombro de kristanoj kiuj estas devigataj rezigni la vivon pro kredokialoj, sumas je 130.000-170.000 ĉiujare. Malpli peza, tamen, aperas la nombro laŭ la sociologia “Center for Study of Global Chistianity” gvidita de David B. Banett kaj Todd M. Johnson kiuj kalkulas ke la sumo povas mezume atingi nur la nombron de 105.000 jare. Por havigi al si ideon komparan, la samaj aŭtoroj kalkulas ke la mortigitoj por la kristana kredo oscilas, pro la persekutoj de la romia imperio kaj aliaj aziaj tiamaj reĝimoj, inter la 50 kaj 70 milionoj da homoj.[4]

Laŭ Open Doors la landoj persekutantoj estas almenaŭ 50 kaj en lastaj jardekoj estis mortigitaj ĉirkaŭ unu miliono da kristinoj de la diversaj konfesioj.

Motivoj de la martirigo redakti

a) Kristanoj estas okcidentaj kaj favoras al la kaŝita koloniado b) kristanoj deklaras ke la religioj ne-kristanaj estas eraroj c) kristanoj bremsas la homajn energiojn ilin svenante pro submetiĝo al Dio d) kristanaj kalumnias la aliajn religiojn. e) kristanimo kontraŭas kaj forgesigas la lokajn tradiciojn...

Bibliografio redakti

  • Worid ĥristian Trends Ad 30 – AD 2200, David B. Banett, Todd M. Johnson, Center for Study of Global Christianity, (1927-2011)
  • The Price of Freedom Denied

Brian J. Grim, Roger Finke (Hardback) ISBN: 0521197058 [5]

  • El la kunveno OSCE de Romo de 12-a de septembro 2011 kies temo estis: “Preventi kaj reagi kontraŭ la incidentoj kaj promalamaj krimoj kontraŭ kristanoj”
  • Estis proponata kaj nun organiziĝanta ĉe diversaj kristanaj eklezioj datenbanko kaj ankaŭ intereklezia tago por la memoro de la martiroj.
  • 2 Timoteo 3,12: “kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj”) kaj Luko 12,4 “Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.”

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti