Kristin Dattilo (naskiĝis la 30-an de novembro 1968 en Kankakee, Ilinojo, Usono) estas usona aktorino.

Kristin Dattilo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1970 (1970-11-30) (53-jaraĝa)
en Kankakee
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Jason Keller vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Dattilo kreskis en Ilinojo, Florido kaj Kalifornio, ŝi studis en la California State University, Northridge.

Dattilo debutis en 1987 en sendependa filmo The Legend of Grizzly Adams, publikigita nur en 1990. En la hororfilmo Mirror, Mirror (1990) ludis ŝi kun Karen Black pli gravan rolon. Ŝi ludis en filma komedio Ari & Sam (1991) kun Kevin Bacon kaj Kyra Sedgwick.

En la krimfilmo Sex Radio (1996) ludis Dattilo kun Eric Roberts kaj Stephen Tobolowsky. En la aventura filmo Coronado ludis ŝi ĉefrolon de Claire Winslow, kiu serĉas sian malaperintan amaton.

Ŝi estas plej bone konata pro ŝia rolo Yola Gaylen en la serio The Chris Isaak Show de 2001 ĝis 2004. Aldone, ŝi aperis en pliaj serioj kiel en epizodo de CSI: Crime Scene Investigation, en naŭ epizodoj de Dexter, en tri epizodoj de Tracey Takes On, kaj en pliaj ekzemple en Beverly Hills, 90210, Angel, Friends kaj Two and a Half Men.

Dattilo estas rememorigata kiel ludanto en la muzikvideo de kanto de Aerosmith, "Janie's Got a Gun".

La frato de Kristin Dattilo, Bryan Dattilo, estas same aktoro (Days of our Lives.