Kristkirko

urbo en Suda Insulo, Nov-Zelando

Kristkirko[1] (maorie Ōtautahi; angle Christchurch, krajstĉerĉ, laŭvorte "Kristo-preĝejo") estas la plej granda urbo sur la Suda Insulo de Nov-Zelando, ĉefurbo de la regiono Kanterburio kaj la dua plej granda landa urbareo. Ĝi lokiĝas tri seponoj suben laŭ la orienta marbordo de la Suda Insulo, iomete pli norden ol Banks Peninsula kiu mem, ekde 2006, kuŝas ene de la formalaj limoj de Kristkirko.

Kristkirko
(Christchurch)
maorie Ōtautahi
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: Christchurch
Kromnomo: Ĝardena urbo
Ŝtato Nov-Zelando Nov-Zelando
Insulo Suda Insulo
Regiono Canterbury
Suburboj
Rivero Rivero Avon
Situo Kristkirko
 - koordinatoj 43° 31′ 48″ S 172° 37′ 13″ O / 43.53000 °S, 172.62028 °O / -43.53000; 172.62028 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 920 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 452,0 km² (45 200 ha)
Loĝantaro 356 030 (2005)
Denseco 787,68 loĝ./km²
Setligita de UR 1848
Horzono UTC+12:00
 - somera tempo UTC+13:00
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 03
Situo enkadre de Nov-Zelando
Situo enkadre de Nov-Zelando
Situo enkadre de Nov-Zelando
Situo enkadre de Oceanio
Situo enkadre de Oceanio
Situo enkadre de Oceanio
Vikimedia Komunejo: Christchurch
Retpaĝo: www.christchurch.org.nz
Map
Christchurch vidata el Port Hills
Christchurch Scuare en Kristkirko, kun la katedralo en la fono kaj kun metala statuo de 18 metroj alta, memorigante la novan jarmilon, en la antaŭa plano
Tramo kaj buso en Kristkirko
Akva fontano en Botanika ĝardeno en Kristkirko

Nomo redakti

La Asocio de Canterbury nomis la urbon kiam ili setlis la ĉirkaŭan provincon de Canterbury. La nomo estis akordita je la unua kunsido de la Asocio 27-an de marto 1848. John Robert Godley proponis la nomon pro lia kolegeo en Oxford, Britio. Kelkaj el la plej fruaj skribantoj aludis la urbon kiel "Christ Church", sed la nomo registris kiel "Christchurch" en la protokoloj de la Asocio. Per reĝa ĉarto je la 32 Julio 1856, Kristkirko iĝis oficiale la plej maljuna urbo en Nov-Zelando.

La maoria nomo por la Kristkirka regiono estas Ōtautahi, kiu signifas "la loko de Tautahi". Tiu ĉi unue nomis la lokon de la Avon ĉe la angulo de nuntempa Kilmore Strato kaj la Kristkirka centra fajrostacio. La loko estis la sezona loĝejo de la Ngāi Tahu-a ĉefulo, Te Potiki Tautahi, kies ĉefhejmo estis Haveno Levy ĉe la bordoj de Banks Peninsula. La Ōtautahi-a nomo estis adopita dum la 1930-aj jaroj. Antaŭdate la Ngāi Tahu-aj popoloj kutime nomis la Kristkirka areo Karaitiana-n, kiu estis skribimitado de la angla nomo.

Geografio redakti

La rivero kiu fluas tra la centro de la urbo nomiĝis la Avon pro la peto de la fratoj Deans, kiuj bezonis honori la Skotan Avon. La bordoj de la rivero plejparte kreas urbparkon.

Historio redakti

 
moskeo Al Nur

La atenco en Christchurch estis atenco de blankulaj superecistoj kaj islamofobio ĉe du moskeoj, (Al Noor Moskeo kaj Linwood Islamic Centre) en Christchurch. Ĝi okazis la 15-an de marto 2019. Almenaŭ 50 homoj mortis kaj 50 aliuloj estis vunditaj. Tri suspektitoj estis arestitaj, kies la aŭstraliano Brenton Tarrant, kiu estis filminta sin dum la mortigado.

Servoj redakti

Vizitindaĵoj redakti

Esperante redakti

Referencoj redakti