Kristnaska vespero

solena komenco de la kristnaskaj festoj, en okcidentaj kulturoj la 24-an de decembro, ĉe ortodoksaj kristanoj la 6-an de januaro
(Alidirektita el Kristnaska vespermanĝo)

Per kristnaska vespero (kaj pli precize antaŭkristnaska vespero) finiĝas periodo de adventa fasto kaj komenciĝas kristnaskaj festoj. Ties dato estas la 24-a de decembro en la okcidenta kulturo, laŭ la gregoria kalendaro; en la kopta, serba, rusa, makedonia, kartvelia kaj ukraina ortodoksaj eklezioj, same en la greka ortodoksa eklezio de Jerusalemo, oni uzas la julian kalendaron, kiu sekvas momente 13 tagojn la gregorian kalendaron; tiel tiuj eklezioj festas la kristnaskan vespermanĝon la 6-an de januaro de la sekva jaro. Komencoj de la festo atingas verŝajne celebradon de Saturnalioj en Romio, kie kristanismo disvolviĝis.

Julaftonen (kristnaska vespero) en Svedio komence de la 20-a jarcento, de Carl Larsson (1853-1919).
Christmas Eve, pentraĵo de 1878 fare de J. Hoover & Son.
Kripo, nome napola presepio ĉe la Carnegie Museum of Art en Picburgo.

Ĝia konsisto en diversaj landoj de la mondo povas multe varii, ĉar reflektas ĉies specifan kulturon kaj tradiciojn. Plej ofte la ĉefa parto de la vespera festo estas la vespermanĝo (Kristnaska vespermanĝo, kun apartaj tre specialaj delikataj pladoj), kiu kutime estas aparte speciala festeno kiu arigas etendajn familigrupojn, sed krome estas aliaj eroj, kiel grupaj kantoj, instalado de kripo, kristnaskarbo kaj aliaj ornamaĵoj, ĉeesto en religiaj ceremonioj ktp.

Aŭstralio redakti

Kristnaska festeno en Aŭstralio tendencas esti tre simila al la tradicia angla versio. Tamen, ĉar Kristnasko en la Suda duonglobo okazas dum varmega somero, viandoj, kiel ekzemple ŝinko, meleagro kaj kokidaĵo estas ofte servataj malvarmaj aŭ kiel barbekuoj. Oftas marmanĝaĵoj kiel ekzemple salikokoj, aŭ kradrostitaj tranĉaĵoj de bifsteko aŭ kokidbrustaĵo aŭ flugiloj. Ŝatata estas ankaŭ speciala fruktokuko Pavlova (nomita laŭ la rusa baletistino Anna Pavlovna Pavlova); sezonfruktoj inkluzivas mangojn kaj ĉerizojn.

Aŭstrio redakti

Kristnaskokuirarto en Aŭstrio proksimas al tiu de Germanio. Manĝataj estas rostita karpo, torto de Sacher, kuketoj kaj diversaj ĉokoladobongustaĵoj inkluzive de manĝeblaj kristnaskornamaĵoj. La ĉefa kristnaska plado estas kutime ansero, ŝinko servata kun varmigita kaj spicita vino, rumpunĉo kaj ĉokolada ŝaŭmaĵo.

 
kristnaska pudingo

Britio kaj Irlando redakti

La vespermanĝo kutime konsistas el meleagrofritaĵo (kvankam ankaŭ ansero, kokido, anaso, kapono aŭ fazano estas oftaj alternativoj dependantaj de la nombro de manĝantoj), foje kun rostita bovaĵo aŭ ŝinko aŭ porkaĵo. Akompane estas servataj farĉo, oksikokosaŭco aŭ riboĵeleo, panosaŭco, frititaj terpomoj (foje boligitaj aŭ pistitaj) kaj kuiritaj legomoj (precipe brasiko kaj karoto). La plej populara deserto estas kristnaskopudingo (aŭ prunpudingo).

 
panettone

Brazilo redakti

En Brazilo dum la kristnaska solena vespermanĝo estas ofertataj freŝaj legomoj (ekzemple krispa brasiko forte spicita per ajlo), diversaj fruktoj kaj paranuksoj. Ilin akompanas bunta rizo, ŝinko, freŝa salato (foje ankaŭ malvarma terpoma salato) servataj kun meleagrofritaĵo. En kelkaj partoj de Brazilo estas preparataj porkrostaĵo, kokfritaĵo aŭ fiŝo. Krome abundas diversaj desertoj kiel ekzemple "citronobubinaĉo", nuksotorto, ĉokolada kuko aŭ italdevena "panettone".

 
tipaj ĉeĥaj kuketoj

Ĉeĥio redakti

Tradicia kristnaskomanĝo en Ĉeĥio estas fiŝosupo, fritita karpo kaj terpoma salato. Tiu tradicio komenciĝis post troa multiĝo de fiŝlagoj en la baroka epoko. Multaj dommastrinoj ankaŭ preparas grandan gamon da specialaj kuketoj por povi oferti ilin al kristnaskovizitantoj. Ili estas preparataj multajn tagojn antaŭ la festeno kaj prenas longan tempon por ornami ilin; parte ili estas ankaŭ uzataj kiel ornamaĵoj por kristnaskarbo.

Danlando redakti

En Danlando la tradicia kristnaskomanĝo servata la 24-an de decembro estas porkrostaĵo, anseroanaso. La viando estas servata kun terpomoj (kiuj estas aparte karameligitaj), ruĝa brasiko, kaj amaso da saŭco. Sekvas deserto nomata Risalamande, rizopudingo kun ĉerizosaŭco aŭ fragosaŭco, ofte kun tuta migdalo kaŝita interne. La bonŝanca trovinto de la migdalo estas rajtigita ricevi apartan donacon. Kristnaskotrinkaĵoj estas varmigita kaj spicita vino kaj tradiciaj kristnaskaj bieroj, kutime kun alta alkoholenhavo.

Filipinoj redakti

La kristnaska festeno en Filipinoj estas nomita "Bona nokto" kaj estas servata post reveno el vespera aŭ noktomeza meso. La ĉefa plado estas kutime kristnaska ŝinko kun edamofromaĝo. Preparataj estas ankaŭ rostita porkaĵo, farĉita kokido aŭ spica bovaĵostufaĵo. Inter dolĉaĵoj plej popularas varma ĉokolado.

 
Kristnaskaj ŝtipoj

Finnlando redakti

Ĉefplado estas kutime granda kristnaskoŝinko, manĝata kun mustardo aŭ pano. Servatas ankaŭ fiŝo kaj kuirpotoj kun hepato kaj sekvinberoj, terpomoj, rizo kaj karotoj. La tradicia kristnaskotrinkaĵo estas aŭ alkohola aŭ senalkohola glogo (varmigita kaj spicita vino).

Francio redakti

Oftaj pladoj estas rostita anaso, anseromeleagro kun kaŝtanoj kaj farĉo, anasohepato, fumaĵita salmo, ostroj, kaj kiel deserto tradicia kristnaskokuko nomata "la bûche de Noël" (kristnaskoŝtipo), havanta ŝtipan formon kaj kremokukon de diversaj gustoj (ĉokolado, avelo ktp). Tradicie servata trinkaĵo estas ĉampano.

Germanio redakti

 
germana kristnaska anseraĵo

En Germanio la ĉefaj tradiciaj pladoj estas fritita ansero kaj fritita karpo, foje ankaŭ porkido aŭ anaso. Tipaj kromaj pladoj inkluzivas frititajn terpomojn kaj diversajn formojn de brasiko kiel ekzemple krispa brasiko kaj ruĝbrasiko. En kelkaj regionoj la kristnaska festeno estas tradicie servata dum kristnaska tago prefere ol dum kristnaska vespero. En tiu kazo, vespermanĝo dum kristnaska vespero estas pli simpla afero, konsistante el blankaj kolbasoj aŭ makaroniosalato. Inter tipaj kristnaskaj dolĉaĵoj menciindas precipe marcipano, spicita kuko kaj diversaj fruktokukoj aŭ fruktopanoj.

 
Germanaj stelkantistoj el Hof (Bavario).

La Stelkantistoj (en germana Sternsinger) estas tradicio kiu konsistas en tio ke grupoj de infanoj, ĉefe la 6an de januaro sed ankaŭ dum aliaj kristnaskaj tagoj, maskiĝas kiel Tri Magiistoj kaj portas stelon, kiu simbolas la stelon de la kripo, nome gvidilo de la Magiuloj ĝis la naskejo de la Infano Jesuo.

Hispanio redakti

 
Zambombo.

En Hispanio ĉefa celebro estas la vespermanĝo, en kiu tipaj delikataĵoj estas meleagro kaj nugato, akompanataj de grupaj kantoj (villancicos) en kiuj oni ludas (ludis) specifajn muzikilojn, kiel zambombo, ornama anizbotelo ktp. Precize je la noktomezo (do, inter la 24a kaj la 25a estis tradicia katolika meso, nomita "Misa del Gallo" (Virkoka Meso, pro malfrua horo).

Islando redakti

La ĉefpladoj sufiĉe varias en diversaj familioj. Tamen plej ofta estas verŝajne "Hamborgarhryggur", speco de bifsteko kun fumaĵita ŝinko. Aliaj oftaj pladoj estas fritita boaco, monta lagopo, fumaĵita ŝafido kaj bifsteko el anasomeleagrino.

Kanado redakti

En angla Kanado, kristnaska festeno estas simila al tiu de sia kolonia prapatro, Anglio. Tradiciaj kristnaskomanĝoj estas farŝita meleagrino, terpomkaĉoj, saŭco, oksikokosaŭco, legomoj kaj prunpudingo kiel deserto. Tre popularas ankaŭ buterkeksoj kaj ekscitpunĉo, laktbazita trinkaĵo, ofte kun alkoholo. En franca Kanado, tradicioj pli similas al tiu de Francio.

Litovio, Pollando kaj Ukrainio redakti

 
kristnaska tablo en Pollando

En tiuj ĉi landoj estas tradicie servata ritigita sinsekvo de dek du senviandaj pladoj. Tipe por ĉiuj slavaj kulturoj, aparte oni zorgas por honorigi spiriton de forpasintaj parencoj - ĉetable estas simbole rezervita loko por ili kaj ekster la domo oni oferas manĝon por ili.

Konforme al la tradicio, en Pollando la kristnaska vespermanĝo komenciĝas kun la „unua steleto en la ĉielo”. Tio estas simbola ligo al la Stelo de Bet-Leĥem heroldanta naskon de Jesuo Kristo, kiun laŭ Biblio, ekvidis oriente la tri reĝojn. La vespermanĝon, kiel ordonas la kutimo, fastan, oni komencas de preĝo kaj legado de fragmento de Evangelio laŭ MateoEvangelio laŭ Luko, rilatanta al la naskiĝo de Jesuo. Poste la partoprenantoj reciproke interŝanĝas rompatajn oblatojn kun samtempa bondezirado. Sur la tablon kovrita per blanka tuko kaj fasko da fojno sub ĝi oni aldonas unu pluan teleron ol nombro da kolektitaj personoj. La kroma loko estas destinita por surpriza gasto, kio disvastiĝis en la 19-a jarcento. Grava kutimo estas kantado de kristnaskaj kantoj. Ofte apud la kristnaska arbo oni metas donacojn, kiuj laŭ tradicio disdonas la Kristnaska Viro.

Depende de regiono kaj familiaj tradicioj kunmeto de manĝaĵoj estas malsama, sed kutime sur la vespermanĝa tablo devus troviĝi ĉiuj terproduktoj, sed pladoj devus esti dekdu por ĉiu manĝanto. Oni devige provas ĉiun por certigi feliĉon dum la tuta jaro. La plej tipaj estas: barĉo kun pierogi, fiŝoj, pretigataj laŭ diversaj manieroj, kune kun la plej tradicia karpo fritita kaj en ĵeleo, brasiko, kun pizofungoj, pierogi kun brasiko, kaĉo kun sekigitaj fungoj, fazeolo kun sekaj prunoj, pasteĉoj kun fungoj, kotletoj kun rizo kaj funga saŭco, farunbuletoj kun papavo, sukero kaj mielo, ĥalao kun kompoto kune kun sekigitaj fruktoj, migdala supo kaj farĉitaj brasikoj. En Silezio estas donataj papavaj kapetoj. Konforme al la polaj kutimoj la manĝaĵoj devus esti fastaj, t.e. senviandaj kaj sen uzo de besta graso. La antaŭvespera fastado estas universale observata, kvankam ne altrudata de diversaj kristanaj eklezioj.

Meksiko redakti

En Meksiko la kristnaska festeno varias laŭ regiono. Oftaj pladoj estas oranĝoj kaj tropikaj fruktoj kaj salato (preparita de pluraj ingrediencoj inkluzive de betoj, bananoj kaj arakidoj). Krome en pluraj ŝtatoj estas preparataj diversaj stufaĵoj: aŭ pozole, farita de porkaĵo aŭ bovaĵo, aŭ menuo el bovaĵotripo, kune kun polento en ruĝa ĉiliosaŭco. En Norda Meksiko la plej tradicia plado estas hakita viando servata kun saŭco kaj foje kun laktokremo kaj iomete da freŝa fromaĝo. Por deserto estas servata maldensigita varma pudingo kun rostitaj farunotortiloj superŝutitaj per sukero kaj cinamo. Ekzistas ankaŭ dolĉaj hakitaj viandaĵoj kun maizo aromigita per sekvinberoj aŭ dolĉaj faboj. Oftas ankaŭ stufita meleagro aŭ ŝinko.

Nederlando redakti

La nederlandanoj kutimas pretigi precipe rostitan bovaĵon, anason, kuniklon kaj fazanon kun diversaj specoj de legomoj, terpomoj kaj salatoj. En lastaj jaroj, tradicioj de anglosaksaj landoj fariĝas ĉiam pli popularaj, plej precipe la britstila meleagro.

Nov-Zelando redakti

Kristnaska festeno ofte similas al la brita kaj konsistas el meleagrofritaĵo aŭ fritita ŝinko, frititaj legomoj, stufaĵo kaj oksikokosaŭco. Ĉar Kristnasko estas tie festata dum somero, oni ankaŭ kutimas kradrosti kaj manĝi laŭsezonan frukton kiel ekzemple ĉerizojn kaj fragojn. Same kiel en Aŭstralio, estas ankaŭ populara deserto Pavlova.

 
pinnekjøtt

Norvegio redakti

La plej ofta plado estas "ribbe" (porkaĵoripoj). En la okcidentaj regionoj plej popularas "pinnekjøtt" (ŝafaĵo).

Peruo redakti

Dum kristnaska vespero estas surtabligata meleagro, ŝtopita per bovaĵo kaj arakidoj kaj ornamita per freŝaj tranĉaĵoj de ananaso kaj per ĉerizoj, ĉio ĉi kun frititaj terpomoj kaj pomkaĉo. La desertoj inkludas marcipanon kaj bovlon kun sekvinberoj, migdaloj kaj panettone, akompanate per taso da densa varma ĉokolado.

Slovakio redakti

La tradicia vespermanĝo estas maldikaj vafloj kun mielo kaj ajlo, brasiksupo kun sekigitaj prunoj kaj kolbaso, karpo aŭ aliaj fiŝoj kun terpoma salato, kaj kristnaskobiskvitoj.

Usono redakti

Multaj kristnaskaj manĝoj en Usono estas transprenitaj de Britio – tial inter ĉefpladoj kutime troveblas meleagrofritaĵo (aŭ alia kokaĵo), bovaĵo, ŝinko aŭ porkaĵo, kun farĉo, maizo, verdaj fazeoloj kaj terpomkaĉo. Desertoj pli ofte reflektas buntan etnan devenon de usonanoj: ekzemple kukurbotorto, marcipano, panettone, pomkuko, karota kuko, kristnaska "ŝtipo" kaj aliaj. Ekzistas ankaŭ vasta gamo da regionaj specialaĵoj: en Virginio estas preparataj ostroj, ŝinkotorto kaj lanugaj biskvitoj; en Supra Mezokcidento estas ŝatataj skandinavdevenaj pladoj, ekzemple lesivfiŝo kun pistita brasikbeto; specialaĵo de Nov-Anglio estas maizopudingo. En sudaj ŝtatoj de Usono kun multnombra hispandevena populacio estas pretigataj manĝoj similaj al tiuj en Meksiko. Ĝenerale la kristnaska menuo ofte inkluzivas diversdevenajn pladojn, ekzemple angilon laŭ napola maniero, teleron de nigraokulaj pizoj (de afro-amerika origino) kaj deserton de franc-kanada origino.