La Kristo de Havano estas granda skulptaĵo reprezentante Jesuon de Nazareto en Havano, Kubo. Ĝi estas la laboro de la kuba skulptisto Jilma Madera.

Kristo de Havano.

La statuo estis ĉizita el karara marmoro, la sama materialo estis uzita por multaj el la monumentoj de la Tombejo Colón. La statuo estas proksimume 20 metroj nalta kaj staras sur trimetra bazo. Ĝi pezas ĉirkaŭ 320 tunoj. La statuo estis konstruita de 67 blokoj el marmoro, kiu estis alportita de Italio post benado de la papo Pio la 12-a. La figuro de Kristo staras kun unu mano leviĝanta kaj la alia sur lia brusto. Turniĝante al la urbo, la statuo estas en strategia zono por doni la impreson ke ĝi rigardas ĉiujn.

La skulptaĵo, situanta en la havana antaŭurbo Kazablanko, en municipo Regla, estis inaŭgurita en la monteto La Cabaña la 24-an de decembro 1958. Nur dek kvin tagoj post ĝia inaŭguro la8-an de januaro 1959, Fidel Castro eniris Havanon dum la kuba revolucio. En tiu sama tago, la bildo estis trafita de fulmotondro kaj la kapo estis detruita. Ĝi poste estis riparita.

La skulptaĵo situas 51 metrojn sur marnivelo, permesante al la lokanoj vidi ĝin de multaj punktoj de la urbo. Ekzistas panorama rigardejo en la loko de la skulptaĵo.