Krisztián Szakos
Krisztián Szakos [kristiAn sakoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szakos Krisztián estis hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, sintezilisto, kantisto, instrumentadisto, tekstopoeto).
Krisztián Szakos | |
---|---|
Krisztián Szakos | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1979 (44-jaraĝa) en Sárvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • komponisto |
Krisztián Szakos[1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1979 en Sárvár.
Biografio redakti
Krisztián Szakos aĝis 13, kiam li ricevis gitaron. Post 2 jaroj li komencis lerni klasikan gitaron, sed iom poste li interesiĝis pri la elektraj gitaroj kaj sinteziloj. En 1999 li fondis amatoran orkestreton en sia naskiĝurbo, en la sekva jaro li gajnis ĉefpremion de Ákos Kovács, li estis pli ol jardekon membro de orkestro de Kovács. En 2002 li translokiĝis al Budapeŝto. Post kelkaj jaroj li laboris kun ankaŭ aliaj muzikistoj. Li ricevis muzikan premion en 2014.
Liaj teatraj aŭ filmaj laboroj redakti
- Shocking (filma komponisto, 2006)
- Plazma (komponisto de teatraĵo en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), 2008)
- Én, József Attila (instrumentadisto de muzikalo en Teatro Madách, 2012)
Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj redakti
- Egyetlen egy
- Conquistador
Elektitaj ŝlagrotekstoj [1] redakti
- Egy szó
- Keresem az utam
- Túl szép