Krisztina Tóth (poeto)

Krisztina Tóth [kristina tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Krisztina estis hungara poeto, tradukisto, vitralisto.

Krisztina Tóth
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1967 (1967-12-05) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj francahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukistoskulptisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krisztina Tóth[1][2] naskiĝis la 5-an de decembro 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Krisztina Tóth maturiĝis en industriarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1986, dum la lernejaj jaroj ŝi verkadis. Ŝi praktikadis en la Hungara Nacia Muzeo jaron, poste ŝi eklernis en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj akiris pedagogian diplomon en 1992. Ŝia unua poemlibro aperis jam dum la studjaroj (1989). Dum la studentaj jaroj ŝi interrompis la studojn kaj vivis en Parizo 2 jarojn (parte helpe de stipendio). Inter 1994 kaj 1998 ŝi estis respondeculo pri ekspozicioj en la franca instituto en Budapeŝto, poste ŝi edziniĝis kaj naskis. Post la nasko ŝi estis privata artisto kaj denove okupiĝis pri poemado. Ŝi eksedziniĝis kaj vivtenis sin el kreadoj de vitraloj. En 2010 ŝi denove edziniĝis. Ŝi ricevis premiojn inter 1990-2020.

 
Krisztina Tóth en 2015

Elektitaj verkoj redakti

  • Őszi kabátlobogás (debuta poemlibro, 1989)
  • Az árnyékember (poemlibro, 1997)
  • Liliana Wouters: A vér zarándoklata (kuntradukinto de poemaro, 1999)
  • Síró ponyva (poemlibro, 2004)
  • Fény, viszony (novelaro, 2004)
  • Pillanatragasztó (novelaro, 2014)
  • Világadapter (poemlibro, 2016)
  • Pokémon go (teatraĵo, 2018)
  • Fehér farkas (novelaro, 2019)
  • Anna Gavalda: Szerettem őt (tradukaĵo de poemaro, 2019)
  • Irodalom tankönyv az általános iskola ötödik évfolyama számára (lernolibro)

Elektitaj artaĵoj redakti

Pri kreataj vitraloj kaj vitraĵoj mankas informoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti