Krita eksponento estas parametro priskribanta ŝanĝojn de fizikaj kvantoj proksime de faztransiro. Mirinde, kritaj eksponentoj ne dependas de precizaj detaloj de la fizika sistemo, sed sole certaj universalaj propraĵoj: la dimensio, la nombro de gradoj de libereco, ktp. Teorie, oni povas kalkuli kritajn eksponentojn per iloj kiel la teorio de Landau, la renormuma grupo, ktp.

Difinoj redakti

Supozu fizika sistemo havas faztransiron ĉe temperaturo  . Difinu la reduktitan temperaturon

 .

Do   estas la senorda fazo,   estas la orda fazo, kaj   ĉe la faztransiro.

La krita eksponento   de ia kvanto   estas tie difinita ke

 

proksime de la faztransiro. Alivorte,

 .

Kelkfoje la dekstra kaj la maldekstra limesoj estas malsama; tiam oni difinas

 .

Alivorte,   priskribas la senordan fazon kaj   la ordan fazon. (Kelkaj aŭtoroj uzas   kaj   anstataŭe.)

Listo de gravaj kritaj eksponentoj redakti

La parametro de ordo estas parametro   kiu nulas ĉe kaj supre de la faztransiro kaj ne nulas sube. La fontkampo   estas ekstera parametro karakterizanta la sistemon: ekz., la premo (por la likvo-gaso transiro) aŭ la ekstera magneta kampo (por magneta transiro). La impresiĝemo   (angle susceptibility, france susceptibilité) estas difinita kiel

 .
  •  : tia ke  , kie   estas la specifa varmo.
  •  : tia ke   (por  ).
  •  : tia ke  .
  •  : tia ke   ĉe la krita punkto  .

Kritaj eksponentoj pri la korelacia funkcio redakti

La korelacia longo   estas karakteriza longo de la korelacia funkcio de kampo   en la sistemo:

 .

La parametro   estas krita eksponento. Alia krita eksponento estas la krita eksponento   respondanta al la korelacia longo, k.e.,

 .