Krizo de decembro de 2001 en Argentino

La Krizo de decembro de 2001 en Argentino estis financa kaj politika krizo generita de la limigo kontraŭ la libera elpreno de mono el fiksaj fondusoj, bankokontoj kaj ŝparaĵoj nomita Corralito, kiu okazigis la rezignon al la prezidenteco fare de Fernando de la Rúa la 20-a de decembro de 2001, kaj kondukis al situacio de prezidenta povovakuo. La plej-parto de la partoprenantoj de tiuj protestoj estis memkunvokitoj, kiuj ne rilatis al politikaj partioj aŭ precizaj sociaj movadoj. Ilia populara moto estis: "¡Que se vayan todos!" [ke se BAjan todos] (foriru ĉiuj). En la protestoj mortis 39 personoj fare de la policanoj, inter ili 9 junuloj.

Protesto de bankoklientoj kontraŭ bankoj je la komenco de 2002. Ĝia moto estis: «¡Chorros chorros chorros, devuelvan los ahorros!»; la argentinismo “chorro” signifas “ŝtelisto”; do la tutaĵo signifas "ŝtelistoj, redonu niajn ŝparaĵojn".

Eksteraj ligiloj redakti