Krnci, hungare Lendvakislak estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Moravske Toplice.

Municipo Moravske Toplice en Slovenio, kie Krnci troviĝas

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Krnci situas sur deklivoj, laŭ rojo, fine de sakovojo.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1393 en formo "Kernych". Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Inter 1941-1945 Lendvakislak denove apartenis al Hungario, ekde 1991 al Slovenio.

Fontoj redakti

  • slovena Vikipedio
  • w.geopedia.si