Kroata grek-katolika eklezio

Kroata grek-katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.

Historio redakti

Unuaj grek-katolikoj en la teritorio de Kroatujo estis eksortodoksaj serboj en la 17a jarcento. Nur en 1777 la roma papo donis al ili episkopon kiuj eparĥio havis sidejon en Križevci.[1] Post la unua mondmilito, kiam estis kreita Jugoslavujo, la teritorio de la eparĥio plilarĝiĝis por tuta Jugoslavujo. Do en la eparĥio vivis kvin malsimilaj grupoj: serboj en Kroatujo, rutenoj, ukrainoj, makedonoj kaj rumanoj.

Post disfalo de Jugoslavujo estis kreita ekzarkato en Makedonujo. Estis kreita ankaŭ ekzarkato por Serbujo kaj Montenegro.

Referencoj redakti

  1. Farrugia, p. 453

Fontoj redakti

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj redakti