Krokodilo Gena (ruse Крокодил Гена) estas fikcia, amikema krokodilo en la serio da libroj Ĉeburaŝko de rusa verkisto Eduard Uspenskij. Ĝia nomo estas la diminutiva formo de la populara rusa nomo Gennadij. Li ankaŭ aperis en la animaciaj filmoj bazitaj sur la libroserio de studio Sojuzmultfilm.

Krokodilo Gena
Genadio kaj Ĉeburaŝko sur sovetia poŝtmarko, 1988
Genadio kaj Ĉeburaŝko sur sovetia poŝtmarko, 1988
anthropomorphic crocodile or alligator • literatura rolulo • movbilda persono
Kreita de Eduard Uspensky
Verko Gena the Crocodile
Cheburashka
Shapoklyak
Rolita de Vasily Livanov, Vladimir Ferapontov
Informoj
Originala nomo Крокодил Гена
Sekso vira
Specio krokodilo
Nacieco Sovetunio
Okupo Krokodilulo
Amikoj Ĉeburaŝko
vdr

La 50-jaraĝa Gena laboras kiel krokodilo ĉe la urba bestoĝardeno. Li ludas la akordionon kaj ŝatas kanti. Liaj du plej ŝatataj kantoj estas Pust' begut neukljuĵe... ("Rigardu suben") kaj Goluboj vagon ("Blutrajna vagono").

Gena estas la plej bona amiko de Ĉeburaŝko, la eta rolulo de la serio.