Krokodilomorfoj, Crocodylomorpha, estas grupo de "pseŭdosuĉiaj" arkosaŭroj, Archosauria, kio inkludas la krokodilulojn kaj iliajn formortintajn parencojn. Ili estis la nuraj membroj de Pseudosuchia kiuj survivis la formorton de la Triaso.

Grando de Hesperosuchus kompare kun homo.

Dum Mezozoiko kaj komenco de Kenozoiko, krokodilomorfoj estis multe pli diversaj ol nuntempe. Triasaj formoj estis malgrandaj, malpezaj, aktivaj surteraj animaloj. La plej fruaj kaj plej primitivaj krokodilomorfoj estas reprezentataj de "sfenosuĉioj", nome parafiletika aro enhavanta malgrandkorpajn formojn kun longaj membroj kiuj rekte piediris, kio reprezentas la morfologion de prauloj de Crocodylomorpha. Tiuj formoj restis ĝis la fino de Ĵurasio.[1] Dum Ĵurasio, krokodilomorfoj morfologie diversiĝis en nombraj niĉoj, kaj la subgrupoj Neosuchia (kiu inkludas nuntempajn krokodilulojn) kaj la formortinta Thalattosuchia adaptiĝis al akva medio.

Referencoj redakti

  1. Ruebenstahl, Alexander A.; Klein, Michael D.; Yi, Hongyu; Xu, Xing; Clark, James M. (14a de Junio 2022). "Anatomy and relationships of the early diverging Crocodylomorphs Junggarsuchus sloani and Dibothrosuchus elaphros". The Anatomical Record. 305 (10): 2463–2556. doi:10.1002/ar.24949. ISSN 1932-8486. PMC 9541040. PMID 35699105.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crocodylomorpha en la angla Vikipedio.