La Krona stepkoko (Pterocles coronatus) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krona stepkoko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles Pterocles
Specio: Krona stepkoko 'Pterocles coronatus'
Martin Lichtenstein 1823
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en norda sahara Afriko (Pterocles coronatus coronatus), nome Maŭritanio, Maroko, Okcidenta Saharo, Niĝero, Alĝerio, Ĉado, Libio, Malio, Sudano, Tunizio kaj Egipto, en Mezoriento (Pterocles c. vastitas) ĉe la dezerto Sinajo, Israelo kaj Jordanio, en araba duoninsulo nome en Omano (P. c. saturatus), kaj en Saŭdarabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Jemeno kaj kelkaj pli orientaj aziaj landoj kiel Afganio, Irano (kiel subspecio P. c. atratus), kaj en Pakistano kaj Barato (kiel subspecio P. c. ladas). Evidentas laŭ la landoj ke tiu specio loĝas en tre sekaj, ŝtonaj kaj dezertaj regionoj kun iomete da vegetaloj. La teritorio de la specio koincidas grandparte kun tiu de la Senegala stepkoko.

Aspekto redakti

Temas pri mezgranda birdo 27 ĝis 29 cm longa kun enverguro de 52 ĝis 63 cm kaj pezo de 250 ĝis 300 g. Ĝi havas mallongan brunan voston. La masklo havas tre rimarkindan bildon en kapo, nome ruĝecan kronon, sube grizecan bendon super la okuloj kaj ĝis la nuko, maskon konsistanta el blanka frunta strio markita de du nigraj strioj, flaveca okulringo kaj blueca beko kaj krome flugilojn tre klarepunktitajn; la dorso estas malhelbruna kun helbrunaj puntoj. La ino ne estas tiom bunta, sed ŝi havas pli flavan kapon kaj estas pli malhelaj kaj nigrepunktitaj. Dumfluge la pintaj flugilduonoj estas nigraj kaj kontrastaj kun la resto de la flugiloj. La junuloj estas similaj al inoj, sed kun blankeca gorĝo. Estas kelkaj regionaj diferencoj: la raso nomiga Pterocles coronatus coronatus de norda Afriko estas pli hela kaj la Pterocles coronatus atratus ĉe Irano estas pli malhela.

La voĉo dumfluge estas ia gorĝeca "ĉag-ĉaĥ", sed ankaŭ iu "uiiii" kiel de mevo.

Kutimoj redakti

Ili vivas grupe en ŝtonaj dezertoj. Ili estas timidaj kaj ekflugas se oni ĝenas ilin; ili kamufliĝas bone surgrunde en trueto kaj ekflugas vertikale kaj rapide (ĝis 60 km hore) kaze de danĝero.

La specio estas loĝanta, sed povas iomete moviĝi en Maroko aŭ Ĉado; kelkaj el Azio moviĝas vintre al Pakistano. Temas pri sociaj birdoj kiuj moviĝas en grandaj grupoj. Kiam ili flugas al akvejoj, ili atendas unu minuton aŭ du por kontroli ĉu estas eventuala danĝero, nur poste ili trinkas; poste ĉiu birdo atendas ĝis kiam la tuta grupo estu preta ekflugi.

Tiuj stepkokoj manĝas ĉefe grejnojn kaj eventuale berojn, ĉefe matene kaj vespere, sed ne dum la plej varmaj horoj de la tago. Ili trinkas frumatene kaj se malabundas akvo ili povas ne trinki dum kvin sinsekvaj tagoj. Male ili flugas grupe (po 20 ĝis miloj) al akvejoj.

Reproduktado redakti

Okazas printempe (aprilo kaj majo). La nesto estas trueto inter ŝtonetoj aŭ en sablo foje ĉirkaŭita de ŝtonetoj. La ino demetas 2 aŭ 3 punktitajn ovojn, kiujn ambaŭ gepatroj (la ino dumtage) kovas dum 19 ĝis 30 tagoj. La idoj estas frumaturaj kaj ekmanĝas solaj, sed la gepatroj devas trinkigi ilin: ili trinkas el la brusta plumaro de la masklo, kiam li revenas foje eĉ de 30 kilometroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referenco redakti