Kronumo (ang. kronum) estas la sporto kreita en 2008 de Bill Gibson. Nune oni konkuradas nur en Usono - profesia ligo ekzistas en Filadelfio, sed la sporto iĝas pli kaj pli populara ankaŭ en Eŭropo. La kreinto, Bill Gibson, decidis miksi elementojn de kelkaj sportoj: manpilko, futbalo, basketbalo kaj rugbeo en tiu maniero, ke oni povus uzi diversajn lertecojn kaj eblecojn. Oni celas akiri revolucion en sporto, tial la slogano de kronumo estas "Aliĝu al la revolucio" (ang. "Join the revolution"). La retpaĝaro de la usona kronumligo funkcias ankaŭ kiel la socia portalo, kie fanoj kaj sportistoj restas en kontakto.

Skemo de la kronuma ludejo.

Prezento redakti

Kronummaĉon ludas du teamoj. Sur ludejo ludas samtempe po 10 ludantoj. Kvar el ili estas nomataj "wedgebacks", kiuj estas goluloj dum ludo en defensivo. Dum ofensivo ili ludas kiel ĉiuj aliaj. Substituoj okazas flue dum la ludo, kiel en manpilko aŭ hokeo. La maĉo daŭras 60 minutojn - 3 periodoj po 20 minutoj. La celo estas gajni pli da poentoj ol rivaloj. Oni kalkulas poentojn depende de la loko, el kiu oni ĵetas aŭ batas pilkon (kiel ekzemple en basketbalo). Oni povas gajni poentojn per enmetado de pilko en golejo aŭ en unu de kvin radringoj, kiuj troviĝas sur reko de golejo. Ĉiu radringo havas diametron de 20 coloj. Kiam oni enmetas pilkon trans radringo ("ringshot") oni duoblas kvanton de poentoj gajnitaj en tiu ĉi provo (ekzemple normale oni kalkulas 2 poentojn por enmeto el flex zone, sed kiam oni enmetas pilkon trans radringo, oni kalkulas 4 poentojn). Kronumo estas kontakta sporto simile al rugbeo, tamen ludanto, kiu estas ludinta tro agreseme povas ricevi penalon, kiun oni faras el pinto de wedge zone. Kutime rezultoj de la maĉo oscilas inter 60 kaj 120 da poentoj.

Ludejo kaj zonoj redakti

La ludejo konsistas el tri koncentraj cirkloj. Sur la eksterna cirklo troviĝas kvar golejoj, uzataj per ambaŭ teamoj. Antaŭ ĉiu golejo estas "goal zone" kaj "wedge zone". Pli malproksime estas "flex zone" kaj "cross zone". La cirklo en la centro de ludejo estas nomata "prime ring".

Pozicioj kaj ludado redakti

La ludo komencas, kiam ludjuĝisto en la ĉefa cirklo derompas pilkon de la tero alte en aero. Po du ludantoj de ĉiu teamo partoprenas en tiu ago en ĉefa cirklo, provante kapti pilkon por ke komenci ludadon. Ĉiuj de 10 ludantoj de la teamo havas rajton por uzi ĉiujn siajn korpopartojn en driblado, krom wedge zone, kie oni ne rajtas uzi manojn. Simile al basketbalo oni povas dribli pilkon uzante manojn, sed oni povas fari nur du paŝojn sen driblado. Dum agado unu teamo estas defendanta kaj la alia estas atakanta. Kiam oni poentas, unu de la defendantoj ĵetas pilkon el la golejo al la teamano en ĉefa cirklo. Tiel defendanta teamo iĝas atakanta.

Pozicioj:

  • wedgeback: kutime estas 4 wedgebackoj ludantaj samtempe en unu teamo. Dum defendo ili estas goluloj, en atako ili ludas same kiel aliaj.
  • ranger: kutime estas ankaŭ 4 rangeroj samtempe. Ili ĉefe ludas en flex zone kaj kuras la plej multe de ĉiuj ludantoj.
  • crosser: kutime ludas 2 crosseroj en ĉiu teamo. Ili ludas ĉefe en la centro, gajnas la plej altajn poentojn (4 aŭ 8) kaj plenumas devon de lud-kreado.

Poentado redakti

Kvanto de poentoj dependas de zono, el kiu oni provas enmeti pilkon en golejo:

  • goal zone = 1 poento
  • wedge zone = 2 poentoj
  • flex zone = 2 poentoj
  • cross zone = 4 poentoj

Oni duoblas poentojn, se ludanto sukcese enmetas pilkon trans radringo. Se ludanto sukcesas enmeti pilkon trans radringo provante el cross zone, la teamo gajnas 8 poentojn, kio estas nomata kronumo.

Golo el penalo donas 3 poentojn, se oni enmetas pilkon trans radringo, oni gajnas 6 poentojn.

Teamoj redakti

Nune en kronumligo de Usono partoprenas 7 teamoj:

  • Evergreens
  • Jet Sets
  • Night Owls
  • Nimble Jacks
  • Throwbacks
  • Urban Legends
  • Work Horses

La unuaj tri sezonoj de kronumligo estis venkita de Nimble Jacks. La kvaran sezonon venkis Night Owls.

Ekzistas ankaŭ amatoraj ligoj: Rec Adult League, Rec High School League kaj Rec College League.

Kronumo en la komunikiloj redakti

La gazetaro pli kaj pli ofte interesiĝas en kronumo, pri kio atestas inter alia artikolo en Wired[1], artikolo en New York Times[2], aŭ materialo de ESPN SportNation[3]. Ankaŭ la gazetaro en Eŭropo: Le Monde[4], La Stampa[5], kaj en televido: la hispana[6], la itala[7], aŭ la angla[8] aperis materialoj pri kronumo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti