La kropasabla gazelo (Gazella subgutturosa) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj troviĝas en Ŝingjang, Ĉinghaj, la Interna Mongolio, Gansu kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en iama Sovetunio, Mongolio, Arabio, Irano kaj Afganio. Ĝia korpo estas hele flavbruna, kun blankaj brusto, abdomeno kaj internaj flankoj de la kvar membroj. Ĝi aspektas kiel la mongola gazelo, kun longaj oreloj kaj vosto. La maskla gazelo portas kornojn 25-35 centimetrojn Iongajn, kun okulfrapaj cirkiaj eĝoj. La fernala gazelo ĝenerale ne portas kornojn aŭ portas nur tre mallongajn kornojn. En la oestra periodo, la kolo de la maskla gazelo fariĝas dika, kvazaŭ ĝi suferas de tiroidito (kropo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kropa gazelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Antilopenoj Antilopinae
Genro: Gazelo Gazella
Specio: G. subgutturosa
Gazella subgutturosa
(Güldenstädt, 1780)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La gazeloj vivas en dezertoj aŭ duondezertaj regionoj. Somere la masklaj gazeloj loĝas unuope aŭ grupe; kaj la femalaj vivas kune kun siaj idoj. Ili ofte formas grupeton el 4-6 kaj aktivadas kune. Aŭtune ili formas pli grandan grupon el pli ol 100 por fari translokiĝon. Ili ŝatas vivi en vasta regiono kaj estas lertaj en kurado. Ili pariĝas inter novembro kaj januaro de la sekvanta jaro kaj naskas inter aprilo kaj majo. Ĉiujare ta femala gazelo naskas unufoje, kaj ĉiufoje 2 idojn, iafoje 3 aŭ 4. Bredataj gazeloj povas vivi la tutan vintron eksterdome.

Vidu ankaŭ redakti