Kruŝĉica
vilaĝo en Serbio
Kruŝĉica (serbe Крушчица, slave Kruščica, hungare Körtéd) estas malgranda vilaĝo en Serbio, en municipo de Bela Crkva. Ĝi situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj, apud la landlimo al Rumanio. Bela Crkva troviĝas en distanco de kvin kilometroj.
Kruŝĉica | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Administrado | |||
Lando | Serbio | ||
Provinco | Vojvodino | ||
Distrikto | Suda Banato | ||
Fondita | 1660 | ||
Aŭtokodo | VŠ | ||
Telefonkodo | 013 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 980 | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 44°55′22″N 21°28′13″O / 44.92278°N, 21.47028°O (mapo) Koordinatoj: 44°55′22″N 21°28′13″O / 44.92278°N, 21.47028°O (mapo) | ||
Alto | 166 m | ||
Areo | 29 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kruščica [+] | |||
Historio redakti
La unua skriba mencio devenis el 1660. La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al departemento Temes, al distrikto de Fehértemplom, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Kruŝĉica 989 homoj (706 serboj (71 %), 231 ĉeĥoj, 23 ciganoj, po 6 rumanoj kaj hungaroj, 4 jugoslavianoj, 3 slovakoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj redakti
-
Grekokatolika serba preĝejo
-
Romkatolika preĝejo al sankta Vendel