Kruŝĉicj (kruŝĉitj), serbe Крушчић, slave Kruščić, hungare Veprőd, germane Weprowatz estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Kula. La nomo devenas de serba heroo Vukman Kruščicj. La historia nomo estis Вепровац (Veprovac) signifanta: virporko.

Kruŝĉicj situas en la mapo en la verda municipo
Katolika preĝejo de Kruŝĉicj
Skulptaĵo pri Sankta Floriano en Kruŝĉicj

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kruŝĉicj situas sur ebenaĵo.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Kruŝĉicj 2353 da homoj, (montenegranoj 768 (33 %), serboj 744 (32 %), hungaroj 280 (12 %), ukrainoj 149 (6 %), rutenoj 99 (4 %), kroatoj 74 (3 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti