Krucmilito en ĝinzo

Kruistocht in spijkerbroek - en Esperanto "Krucmilito en ĝinzo" - estas nederlanda kineja filmo el la jaro 2006. La filmo ekestis surbaze de samnoma romano de la nederlanda verkistino Thea Beckman.

Krucmilito en ĝinzo
Afiŝo de la filmo
Afiŝo de la filmo
filmo
Originala titolo Kruistocht in spijkerbroek
Produktadlando  Nederlando
 Belgio
 Luksemburgo
 Germanio
Originala lingvo angla
Kina aperdato 2006
Daŭro 130 minutoj
Ĝenro junulara filmo
Kameraado Reinier van Brummelen
Reĝisoro(j) Ben Sombogaart
Produktisto(j) Kees Kasander
Bill Haney
Sandor Soeth
Scenaro Chris Craps]
Jean-Claude Van Rijckeghem
Bill Haney
Laŭ la verko de samnoma romano de Thea Beckman
Loko de rakonto Nederlando
Muziko de Jurre Haanstra
Ĉefrolantoj
Honorigoj Platinum Film • Golden Calf for Best Feature Film • Golden Calf for Best Montage
IMDb
vdr

Enhavo redakti

Dolf Vega estas 15-jara nederlandano kaj talentita futbalisto. Li membras en la nederlanda junula nacia teamo kaj en grava matĉo en la germana urbo Speyer stulte fuŝas la ŝancon je grava golo. La kunteamanoj estas nervitaj de tio, kaj li mem same. Tre gravus al li malokazigi la fuŝon. Kaj tio eĉ ŝajnas ebla, ĉar lia patrino Mary estas sciencistino laboranta pri tempovojaĝilo. Dolf nokte enŝteliĝas en la laboratorion kaj sukcesas penetri en la sekurigitan ĉambron kie troviĝas la tempovojaĝilo. Sed ĉar la alarma sistemo eksonoras, li devas manipuli la maŝinon sub tempomanko kaj tial misas kiam li entajpas la alvendaton. Tiel li ja alvenas en la urbo Speyer, tamen ne revojaĝas nur kelkajn tagojn al la pasinteco, sed ĝis la jaro 1212, en la mezepokon. Tie li renkontas grandan kristanisman movadon de infanoj kaj adoleskuloj, kiuj estas dediĉitaj kvazaŭ en krucmilito amase migri al Jerusalemo por liberigi la urbon de islama okupado ne per armiloj, sed per la konvinkeco de sia pieco kaj senkulpeco. Ili perceptas la junan nederlandanon en el mezepoka vidpunkto tre strangaj vestaĵoj kiel frenezan sed principe simpatian knabon. Kiam li savas infanon el danĝero de dronado, kaj tiu infano montriĝas nobela princo aliĝinta al la infana krucmilito, iuj movadanoj konsideras lin heroo, kvankam aliaj des pli ĵaluzas kaj skeptikas pri li. Tamen liaj kapabloj kaj scioj de junulo el la 21-a jarcento por la junaj mezepokanoj en danĝerega misio iĝas tiom gravaj, ke ĉiuj toleras ke li migras kun la granda grupo ĝis la bordo de la Mediteraneo en la itala urbo Ĝenovo. Interalie motivigas lin ke li enamiĝis en la belan knabinon Jenne.

Hejme en la 21-a jarcento la patrino kaj ŝia teamo de kunsciencistoj intense serĉas la malaperintan knabon. Per studado de historiaj fontoj ili trovas informon pri stranga juna viro kiu akompanis la infanan krucmiliton.

 
afiŝo germanlingva de la filmo

Pro desegnaĵoj, kiujn verkis la klerikulo Thaddeus, ili fine trovas la lokon kie situas Dolf kaj reportas lin de la mezepoko al la 21-a jarcento. Sed la junulo ne volas simple malaperi el siaj mezepokaj travivaĵoj. La amo je Jenne ŝajnas pli forta por la deziro pluvivi normalan vivon en la jaro 2006. Do fine la patrino helpas al li "reveni" al la mezepoko kaj rekuniĝi kun la knabino Jenne.

Fono redakti

La junulara aventura filmo en 2006 en Nederlandlingvio kaj jaron poste en Germanlingvio (sub la titolo "Kreuzzug in Jeans") estis publika sukceso. La priskribita "infana krucmilito" laŭ historiaj fontoj vere okazis en la jaro 1212, kvankam la malmutaj historiaj fontoj ne klarigas ĉiujn detalojn pri la malkutima evento.

Premio redakti

La filmo en 2007 en Nederlando ricevis la kinan premion "Ora Bovido" (nederlande Gouden Kalf) en la kategorioj plej bona filmo kaj plej bona filmeldonado.

Eksteraj ligiloj redakti