La kruoj estas okcidentafrika etno, kiu vivas en Liberio, Ganao, Sieraleono kaj Gvineo. En Liberio vivas proksimume 244.000 kruoj, en Ganao proksimume 21.000, en Sieraleono proksimume 11.000 kaj en Gvineo 3.800.

Kruoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La kruoj jam frue estis dungataj de eŭropaj ŝipoj kiel maristoj kaj pro tio ankaŭ jam frue estis eŭrope influataj. Iuj opinias, ke la angla vorto "crew" devenas de la nomo kruoj (Kru), kiu fariĝis sinonimo por ŝipanaro.

La kruoj parolas propran lingvon, kiu apartenas al la grupo de la kruaj lingvoj en la lingvofamilio de la niĝerkonga lingvaro. La kruoj estas nomdonantoj de la grupo de la kruaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj redakti