Kserkso la 1-a (Persio)

persa reĝo de la 5a jarcento a.K.

Kserkso la 1-a (malnovpersa: 𐎧𐏁𐎹𐎠𐎼𐏁𐎠, Xšayār̥šā, ankaŭ Khshayārsha;[1] klasika greka: Ξέρξης; ĉirkaŭ 518 – aŭgusto 465 a.K.), ofte nomita Kserkso la Granda, estis la kvara Ŝahanŝaho de la Aĥemenida Imperio, kiu regis ekde 486 ĝis 465 a.K. Li estis la filo kaj posteulo de Dario la Granda (522 a.K.–486 a.K.), kaj lia patrino estis Atosa, filino de Ciro la Granda (550 a.K.–530 a.K.), la fondinto de la Aĥemenida Imperio. Kiel lia patro, li regis la imperion ĉe ĝia teritoria maksimumo. Li invadis Grekion kaj venkis batalon de ĉe Termopiloj, sed malvenkis la militon. Li regis de 486 a.K. ĝis sia murdo en 465 a.K. el la manoj de Artabano, la komandanto de la reĝa gardistaro. Li estis de Aĥemenida dinastio.

Kserkso la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
en Irano
Morto 1-an de decembro 2004 (2004-12-01)
en Persio
Mortigita de Artabanus vd
Tombo Irano vd
Religio Zaratuŝtrismo vd
Ŝtataneco Aĥemenida Imperio vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Dario la 1-a vd
Patrino Atosa vd
Gefratoj Artazostre • Gobryas • Arsames • Artobazanes • Ariamenes • Ariabignes • Abrocomes • Masistes • Aĥemeno de Egiptio • Arsamo vd
Edz(in)o Amestris vd
Infanoj Darios • Histaspes • Artaĥŝaŝt • Rhodogune • Amytis • Artarius vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kserkso la 1-a estas rimarkinda en okcidenta historio pro sia dua persa invado de Grekio en 480 a.K. Lia armeo provizore kaptis kontinentan Grekio norde de la Istmo de Korinto[2][3] ĝis iliaj perdoj ĉe Salamino kaj Plateo jaron poste renversis tiujn gajnojn kaj decide finis la duan invadon. Tamen Kserkso sukcese disbatis ribelojn en Egiptio kaj Babilono.[4] Kserkso ankaŭ kontrolis la kompletigon de diversaj konstruprojektoj ĉe Suzo kaj Persepolo.

Oni identigas Kserkson kun la reĝo Aĥaŝveroŝ en la biblia Libro de Ester,[5] kiun kelkaj kleruloj, inkluzive de la germana filologo kaj eklezihistoriisto Eduard Schwartz, la kleriko kaj akademiano William Rainey Harper — ambaŭ nun forpasintaj — kaj la biblia akademiano Michael V. Fox konsideras kiel historia romano.[6] [7] Tamen estas nenio kiu proksimas al ĝenerala konsento pri kiu historia evento disponigus la bazon por la rakonto.[8] Laŭ W.S. McCulloiugh, “Povas ekzisti iu fakta nukleo subtenante la rakonton pri Ester, sed la libro en sia estanta formo montras tiajn malprecizaĵojn kaj faktokonfliktojn ke oni devas priskribi ĝin kiel historia fikciaĵo.”[9]

Notoj redakti

  1. Littman, R. J., The Religious Policy of Xerxes and the "Book of Esther" (“La Religia Politiko de Kserkso kaj la Libro de Ester”), The Jewish Quarterly Review, januaro 1975, nova serio, Tomo 65, N-ro 3, piednoto 2, alirita la 30-a decembro 2022
  2. J.F. Lazenby, The Defence of Greece, 490–479 B.C. (“La defendo de Grekio, 490–479 a.K.”), Aris & Phillips, 1993. Alirita la sepan de septembro 2016. (ISBN 978-0856685910)
  3. Brian T. Carey, Joshua Allfree kaj John Cairns, Warfare in the Ancient World (“Milito en la antikva mondo”), Pen and Sword, 2011. Alirita la dek-naŭan de januaro 2006. (ISBN 1848846304)
  4. Roman Ghirshman, Iran. Penguin, 1954), p. 191: “After this he ceased to use the title of ‘king of Babylon’, calling himself simply ‘king of the Persians and the Medes’.” (“Post tio, li ĉesis uzi la titolon ‘reĝo de Babilono’, nomante sin simple ‘reĝo de la persoj kaj la medoj’.”)
  5. Richard Stoneman, en la angla biografio Xerxes: A Persian Life. Yale Univ. Press, 2015, paĝo 9. ISBN 978-0300180077.
  6. Michael V. Fox, Character and ideology in the book of Esther (“Karaktero kaj ideologio en la libro de Ester”), Wipf and Stock, Eugene (Oregono), 2010, paĝo 145. ISBN 9781608994953.
  7. Willis J. Beecher, The postexilic history of Israel. IV, from Zerubbabel to Ezra (“La historio de Israelo post la ekzilo”, angla) en The Old and New Testament Student, oktobro 1889. Tomo 9, paĝoj 227–8, ISSN 0190-5937.
  8. Book of Esther — Summary & Facts, Encyclopædia Brittanica..
  9. W.S. McCullough, “Ahasureus” (angla) en Encyclopædia Iranica, 28-an de julio 2011: "There may be some factual nucleus behind the Esther narrative, but the book in its present form displays such inaccuracies and inconsistencies that it must be described as a piece of historical fiction."

Vidu ankaŭ redakti