Kubáňovo, hungare Szete estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La historia slovaka nomo estis Setich.

Kubáňovo situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, (sed kampoj situas ankaŭ en la maldekstra flanko), laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Štúrovo-Šahy. La lasta urbo troviĝas 15 km-ojn for. La kontraŭa hungara vilaĝo estas Tésa.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1236 en formo "Zentheh". En 1910 loĝis tie 679 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Vámosmikola, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 317 da homoj (248 hungaroj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene traireblaj.

Vidindaĵoj redakti