Kuba Federacio, ankaŭ konata sub la nomo Reĝlando de Kubo, estis reto de ĉirkaŭ 20 etnoj, ĉiuj bantuaj popoloj, en Centra Afriko. Iliaj plej grandaj etnoj estis la Bushoong, la Ngeende, la Kete, la Shoowa kaj la Pyaang. Ĝia mita fondinto nomiĝis Vut.

Kuba Federacio
1625 – 1900
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
ndop figuro en la Broklina Muzeo, kiu datiĝas de la 18-a Jarcento

Ili multe faris opozicion kontraŭ la koloniistoj kiuj devigis ilin monkontribui al la kolonia sistemo de la belga reĝo Leopoldo la 2-a.

Geografio redakti

La ĉefurbo de la Federacio estis Nsheng, situanta en la centro de sia setlejo inter la riveroj Kasai, Sankuru kaj Lulua, en kio nun estas la provinco Okcidenta Kasai en la sudo de la Demokratia Respubliko Kongo.

Ĝis la dua duono de la19-a jarcento, dum la koloniado progresis en la okcidento de la konga regiono, la Federacio disetendiĝis al iom pli ol 100.000 km², komparebla kun la grandeco de RDA, havinta ĉirkaŭ 150.000 loĝantojn.

 
Kasko-masko "mulwalwa" de suda Kubo, 19-a aŭ frua 20-a jarcento ( Etnologia Muzeo Berlino-Dahlem)

Historio redakti

La Kuba Reĝlando formiĝis kiel granda imperio ĉe la suda rando de la ekvatora arbarareo, kiu favoris densan kaj stabilan loĝantaron pro la esceptaj riĉecoj konsistantaj el kombinaĵo de arbaro, savano kaj akvo.

Hodiaŭ la loĝantoj de la iama Kuba Federacio loĝas en la sudokcidento de la Demokratia Respubliko Kongo.

Literaturo redakti

  • Jan Vansina : Geschiedenis van de Kuba van ongeveer 1500 tot 1904 (= 'Musée royal de l'Afrique centrale, Anthropology and EthnographyAnnales Sér. In-8 ": Sciences humaines 44). Musée Royal de l'Afrique Centrale, Tervuren 1963.
  • Jan Vansina, The Children of Woot. A History of the Kuba Peoples (La Filoj de Vut. Historio de la Kubaj Popoloj), University of Wisconsin Press, Madison WI kaj aliaj, 1978, ISBN 0-299-07490-0.
  • John Iliffe, Geschichte Afrikas (Historia Biblioteko de Beck). 2a eldono, Beck, Munkeno 2003, ISBN 3-406-46309-6.