La Kuba amazono (Amazona leucocephala), konata ankaŭ kiel Kuba papago, blankkapa papagorozgorĝa papago, estas papago mezgranda ĉefe verda kiu troviĝas en malsekaj kaj sekaj arbaroj de Kubo, de Bahamoj kaj de Kajmana Insularo en Karibio.[1][2] Kvankam ili estis observita en la naturo en Puerto-Riko, ili estas probable la rezulto de fuĝintaj maskotoj, kaj oni ne registris reproduktadon.[3] La specio apartenas al la Novtropisa genro Amazona.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuba amazono
Kuba amazono
Kuba amazono
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Genro: Amazona
Specio: Amazona leucocephala
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La Kuba amazono estas mezgranda papago 28–33 cm longa.[4] Ĝi estas ĉefe verda kun kelkaj bluaj plumoj en siaj flugiloj.[5] La verdaj plumoj havas nigran finan bordon.[6] La malsupra vizaĝo, mentono kaj gorĝo estas rozkoloraj, kaj ĝia frunto kaj okulringoj estas blankaj.[5] La etendo de la variaj koloroj de la kapo, la etendo de la rozkoloro en la supra brusto, kaj la etendo de la malbrila ruĝo sur la ventro varias inter la subspecioj.[2][6] Ties irisoj estas paloliv-verdecaj, ties beko estas korno-kolora, kaj la plumoj super la oreloj estas nigrecaj.[6] La kruroj estas rozkoloraj.[6] La junulo havas malmulton aŭ nenion ruĝan en la ventro, malpli da nigra en la bordoj de la verdaj plumoj, kaj kelkaj el la plumoj sur la pinto de sia kapo estas palflavaj pli ol blankaj.[6] . . .

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. BirdLife International (2012). "Amazona leucocephala". IUCN Red List of Threatened Species. 2012. Alirita la 5an de Januaro 2021.
  2. 2,0 2,1 "Rose-throated Parrot (Amazona leucocephala)". Society for the Conservation and Study of Caribbean Birds (SCSCB). Decembro 2006. Arkivita el la originalo en 2013-01-13.
  3. Falcón, Wilfredo; Tremblay, Raymond L. (2018). "From the cage to the wild: introductions of Psittaciformes to Puerto Rico". PeerJ. 6:e5669: e5669. doi:10.7717/peerj.5669. PMC 6214232. PMID 30397538.
  4. Species factsheet: Amazona leucocephala. BirdLife International (2008). Alirita 17a de Julio 2008.
  5. 5,0 5,1 Peters, James. L (Julio 1928). "Races of the Amazon leucocephala" (PDF). Auk. XLV (#3): 342–344. doi:10.2307/4076025. JSTOR 4076025.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Ilustritaj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.

Bibliografio redakti

  • Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
  • Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.