La Kuba divesoNigraviola diveso laŭ la scienca nomo (Dives atroviolaceus) estas neotropika specio de birdo de la familio de Ikteredoj kiu estas endemia de Kubo. Ties natura habitato estas malaltaj humidaj arbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuba diveso
Kuba diveso
Kuba diveso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Dives
Specio: 'D. atroviolaceus'
Dives atroviolaceus
(D'Orbigny, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nomoj redakti

Dives en latina signifas “fekunda”, atroviolaceus estas latina kunmetaĵo el kiu la unua radiko el antikva greka signifas “nigra” kaj la dua “violeca”. Surloke la specio ricevas komunajn nomojn ‘Totí’ kaj ‘choncholí’ [ĉonĉolI] evidente nomoj kun tialo en onomatopeo pro ties voĉo priskribita kiel “to-tI”.

Distribuado redakti

Ĝi loĝas en la tuta Insulo de Kubo, en arbaroj, terkultivejoj (kie foje damaĝas rizkampojn) kaj urbaj ĝardenoj; tamen ĝi forestas el la Insulo de la Junularo kaj el la grandaj rifoj de Kubo. En Kubo popularas la frazo "La culpa de todo la tiene el totí", (diveso kulpas pri ĉio), ĉar tiu birdo estas kulpigita pri damaĝoj eĉ faritaj de aliaj similaj birdospecioj. Tiele tiu frazo uzeblas kiam iu estas kulpigita je kulpoj de aliulo.

Aspekto redakti

Ili estas ĉirkaŭ 27 cm longaj, la ino iom pli malgranda. Ili estas tute nigraj kun violaj kaj verdecaj briloj ĉefe en supraj partoj, kapo kaj brusto, pli brilaj ĉe la maskloj. La nematurulo estas pli senbrila. La okuloj estas malhelbrunaj. La beko kaj la kruroj estas nigraj. Ii foje estas konfuzataj kun la inoj de la Grandantila kviskalo, specio kiu havas flavecajn okulojn. Ili videblas en malgrandaj aroj, foje asociaj kun Grandantila kviskalo. Ili kutime piediras sensalte inter branĉoj aŭ surgrunde. Ties nutrado estas tre varia, ili manĝas grenojn, palmofruktojn kaj aliajn fruktojn, insektojn, malgrandajn reptiliojn kaj eĉ iksodojn el gregoj.

Reproduktado redakti

Ili nestumas el marto al julio inter folibazoj aŭ fruktaroj de palmoj, aŭ sur epifitoj de Bromeliaceae, kaj konstruas ilin el radiketoj, pajloj, fibroj, plumoj kaj haroj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn kiuj estas blankaj kun grizaj kaj brunaj makuletoj en la plej dika parto, kaj estas 2,9 por 1,9 cm.

Referencoj redakti

  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Volumoj I kaj II. Editorial Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londres. 253 pp.